Ilona Koutny: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ampleksigo
→‎Vivo: korekto de tri internaj ligiloj
Linio 4:
 
== Vivo ==
Ŝi diplomiĝis pri [[matematiko]], [[franca lingvo|franca]] [[filologio]] kaj [[esperantologio]] ĉe [[Scienca Universitato Loránd Eötvös|Eötvös Loránd Universitato]] (ELTE) en [[Budapeŝto]] en 1977 (ĉe [[István Szerdahelyi]] per esperantlingva temo: ''Grandaj matematikistoj kaj la lingvomodeligo''). Poste ŝi studis ĝeneralan kaj aplikatan [[lingvistikonlingvistiko]]n kaj [[doktoridoktoro|doktoriĝis]] pri lingvistiko same en ELTE, en 1990 (per hungarlingva temo: Aplikado de parolsintezo en la komputila instruado de la lingvoj hungara kaj esperanto), habilitiĝis pri lingvistiko en [[Universitato Adam Mickiewicz|Adam Mickiewicz Universitato]] (AMU), [[Poznano]] en 2009 (per anglalingva libro: ''Naturlingva prilaboro por la hungara parolsintezo'').
 
Unue ŝi laboris en komputika tereno en esplorinstitutoj, poste kiel redaktisto, ankaŭ ĉe la iama Scienca Eldona Centro de [[UEA]], en BudpaeŝtoBudapeŝto (1983-85). Ŝi estis kunredaktoro de la revuoj [[Interkomputo]] kaj [[Fokuso]]. Ekde 1986 ŝi okupiĝis pri parolprilaboro kunlabore kun la [[Budapeŝta Teknika Universitato]], kunevoluigis la esperantan parolsintezan sistemon [[ESPAROL]] enkadre de plurlingva parolsinteza sistemo, kaj laboris pri parolantaj instruprogramoj PAROLERN. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun la maŝintraduka [[DLT]]-projekto, pretigante hungaran modulon kun hungaraj kolegoj.
 
Post la morto de prof. István Szerdahelyi en 1987, ŝi transprenis la instruadon de esperantaj lingvo kaj lingvistiko en la Esperanto-fako ĉe la Lingvistika Katedro de Eötvös Universitato. Kunfondis la internacian Esperantologian fakon, kiu dum kelkaj jaroj funkciis kaj donis magistran diplomon pri esperantologio al la diverslandaj finstudintoj. Ŝi gvidis kursojn ankaŭ pri komputa kaj aplikata lingvistiko. Ŝi prezidis la Ekzamenan komisionon de [[Hungara Esperanto-Asocio|HEA]], kaj instruis kadre de la tiamaj C-kursoj.