Henry Bugalho: Malsamoj inter versioj

Brazila filozofo kaj verkisto
Enhavo forigita Enhavo aldonita
starigo de la artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 23:42, 20 maj. 2021

Henry Alfred Bugalho (Kuritibo, la 2-an de oktobro 1980 estas brazila filozofo, verkisto, tradukisto, cifereca influanto kaj jutubano.

Henry Bugalho
Persona informo
Naskonomo Henry Alfred Bugalho
Naskiĝo 2-an de oktobro 1980 (1980-10-02) (43-jaraĝa)
en Kuritibo
Lingvoj brazilportugalahispanaangla
Loĝloko Provinco Alikanto
Ŝtataneco Brazilo
Okupo
Okupo filozofo • jutubisto • tradukistoverkisto
vdr

Bugalho diplomiĝis pri Filozofio ĉe Federacia Universitato de Paraná, kun faka enfazo pri Estetiko. Li postdiplomiĝis pri Literaturo kaj História.

Kariero

Bugalho estis eldonisto de la gazeto SAMIZDAT kaj unu el la fondintoj de Eldonejo Oficina. Li estas aŭtoro de la furorlibro Guia Nova York Para Mãos-de-Vaca (Gvidilo pri Novjorko por Avaruloj), kiun li prilaboris kun sia edzino, Denise Nappi. La gvidlibro donas indikojn pri bonprezaj muzeoj, butikumado, manĝado kaj gastigado. Krom gvidlibrojn por vojaĝantoj, Bugalho verkas ankaŭ fikciajn librojn, kiel O Rei dos Judeus (La Reĝo de la Judoj), O Covil dos Inocentes (La Rifuĝejo de la Senkulpuloj), The Parallel Life of Your Dog (La Paralela Vivo de via Hundo), i.a. Antaŭ elmigri, li laboris kiel instruisto pri Filozofio en Brazilo.<

Bugalho havas kanalon ĉe YouTube kun pli ol 630 mil abonantoj. La komenca propono de la kanalo estis fondi beletran komunumon, tamen ekde la federaciaj balotoj de 2018, la filozofo ekkritikis la regadon de la brazila prezidanto Jair Bolsonaro kaj de la dekstrula eseisto Olavo de Carvalho. Kiel cifereca influanto, li okazigas politikajn diskutojn en siaj videoj kaj interrilatas kun aliaj influantoj. Januare de 2020, li lanĉis la libron Meu Pai, o Guru do Presidente (Mia Patro, la Guruo de la Prezidanto), kune kun Heloisa de Carvalho, filino de Olavo de Carvalho. En tiu verko Heloisa rivelas intelektajn malkongruecojn de sia patro kaj pri la t.n. "Olavismo". Laŭ Bugalho, oni provis cenzuri la libron kaj la brazila Ministerio pri Edukado minacis eldonejon, kiu intencis lanĉi la libron sed rezignis pro minacoj. Hakeroj agis por malhelpi la vendojn. Olavo de Carvalho minacis persekuti la filinon. Bugalho spertis atakojn en sociaj retoj post la diskonigo de la verko.

Persona vivo

Bugalho naskiĝis en familio sen multaj rimedoj. Post la universitataj studoj, li lasis Brazilon en 2006 kaj dum 4 jaroj li kun la edzino loĝis en Novjorko, kie li laboris kiel kelnero, stratvendisto kaj hundpromenigisto antaŭ dediĉi sin al la verkado, kiu montriĝis sukcesa. Poste li du jarojn ekloĝis en Argentino, en Italio, Portugalio, Britio kaj restis en Hispanio, kie naskiĝis lia filo.

En Esperanto

En 2021 li jam havis 27 librojn publikigitajn. Unu el ili estis tradukita en Esperanto kaj aperis kuneldonita de Monda Asembleo Socia (MAS) kaj SAT.

  • Mia Fako estas Mortigi: Kiel Bolsonarismo akaparis Brazilon (2020), artikol-kolekto

Eksteraj ligoj (portugallingve)