Vikipedio:Kunigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Niĝerkonga lingvaro kaj Kongo-kordofona lingvaro
Linio 137:
== [[Altaro de Veit Stoß en Krakovo‎]] kaj [[Retablo de Krakovo]] ==
Saluton. Novulino hodiaŭ kreis la artikolon [[Altaro de Veit Stoß en Krakovo‎]], sed sen intervikioj. Kiam mi volis helpi al ŝi meti intervikiojn, mi rimarkis, ke la pola artikolo, el kiu ŝi tradukis, jam estas ligata kun nia pli malnova [[Retablo de Krakovo]]. Ĉar du artikoloj ne povas esti ligataj Vikidatume kun la sama grupo de alilingvaj artikoloj, mi proponas kunigon. Ĉar la strukturo de ambaŭ artikoloj sufiĉe malsamas, ni post decido pri la konservota titolo devus ankaŭ cerbumi pri la detaloj de kunigo kaj rearanĝo de la enhavo. Ĉar la artikoloj priskribas temon, pri kiu mi scias relative malmulte, tion faru pli spertaj uzantoj. Kiu emas helpi? Amike --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 19:28, 25 apr. 2021 (UTC)
 
== [[Niĝerkonga lingvaro]] kaj [[Kongo-kordofana lingvaro]] ==
''Kongo-kordofona lingvaro'' havas neniun ligilon kun iu ajn alia Vikipedio, dum ĝi estas [[kordofana lingvaro]] inkludita en [[Niĝerkonga lingvaro]] parolata kaj en Niĝero kaj en Kongo,--[[Uzanto:DidCORN|DidCORN]] ([[Uzanto-Diskuto:DidCORN|diskuto]]) 12:11, 21 maj. 2021 (UTC)