Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 431:
==[[Ruth de Souza]]==
Saluton. Mi dezirus komenti al vi mian nur personan opinion pri ruĝaj kaj bluaj ligiloj al aliaj artikoloj, tio estas al ekzistantaj kaj ne ekzistantaj. Kompreneble pri bluaj, preskaŭ ĉiuj konsentas, ke ju pli da ili des pli bone, ĉar homoj povas salti de unua artikolo al alia laŭdezire. Pri ruĝaj ne estas tioma interkonsento: kelkaj opinias, ke ties abundo instigos al kontribuo de kreantoj, dum aliaj (inter kiuj mi) konsideras, ke troa abundo kvazaŭ montras fuŝan bildon de la artikolo, kvazaŭ nefarita, manka de rilatoj, ktp. Kompreneble ĉiu rajtas havi sian propran opinion. Mi povas supozi, ke mi estas inter tiuj laste menciitaj. Fakte mi faris kelkajn plibonigadetojn en la artikolo, inter kiuj bluigis kelkajn ĝistiamajn ruĝajn ligilojn, nun bluaj. Restas ankoraŭ pli ol 40, kaj mi dubas, ke baldaŭ plej el ili bluiĝos. Se mi eraros, des pli bone. Male, eble indus forigi la krampojn al tiuj kiuj plej malverŝajne iĝos esperantigitaj. Sed tio estas nur mia persona vidpunkto. Ekzemple se el la 40 oni senkrampigas 10 aŭ 20, la artikolo ne aspektos tiom manka. Kaj kompreneble je la ebla kaj dezirinda kreo de tiuj artikoloj ĉiam eblos reenkrampigi ilin. Amike.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 17:20, 17 maj. 2021 (UTC)
 
Respondo: Kara Kani, por mi estas honoro, ke vi atentas pri la artikolo kaj al mi skribas. Mi efektive intencas bluigi la ligilojn kadre de la Kampanjo 300 000: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2021/Por-300-000-artikoloj-en-Vikipedio-gxis-julio-2021. Ni esperu, ke mi sukcesos. Koran dankon pro ĉio!