Petriĥoro: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "eta|Pluvado post sekeco en Nederlando. '''Petriĥoro'''<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.monato.be/20..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:06, 24 maj. 2021

Petriĥoro[1] estas la odoro, kiu estiĝas kiam pluvo trafas sekan teron. La vorto venas de la malnovgreka: πέτρα (petra) estas ŝtono kaj ἰχώρ (ichōr) estas iĥoro, la sango de la dioj laŭ la greka mitologio.

Pluvado post sekeco en Nederlando.

La termino estis enkondukita en 1964 de la aŭstraliaj esploristoj Isabel Joy Bear kaj Richard Grenfell Thomas. En la scienca gazeto Nature la fenomeno estis unue priskribita.

Iuj sciencistoj kredas, ke homoj ŝatas ĉi tiun odoron, ĉar iliaj malproksimaj pragepatroj dependis de pluvo por pluvivado.

Referencoj

  1. Roberto Pigro (2015-11). Pluveraj veroj. Monato. Arkivita el la originalo je 2021-05-24. Alirita 2021-05-24. “Oni lastatempe malkovris iujn karakterizojn (ĝis nun nekonatajn) de tiu odoro, al kiu fakuloj donis la nomon petriĥoro.”.