Oklingva Proverbaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
# La Oklingva Proverbaro celas precipe esti la kompletigo de unu el la vivoverkoj de Marko kaj Ludoviko Zamenhof. Por kvin el la ok lingvoj ni ne havis elekton. Ili estis difinitaj de Marko kaj Ludoviko. Dum la vivo de ambaŭ Zamenhofoj la angla havis internacie kvazaŭ nulan signifon.
# Nepre ne necesas. Ĉar ĉie en la mondo, kie ajn, en kiu ajn lingvoregiono oni trovas en la reto listojn kun ĉiuj anglaj proverboj kaj loklingvaj ekvivalentoj. Do ni povas tie alporti nenion novan kaj deziratan.
# La angla tuj akaparus la ĉeflokon, gvidan pozicion. Se ni enmetus la anglan, ni tuj bojkotus nin, ĉar tuj ĝi fariĝus (pro sia hegemonio) la ĉefa kaj forpuŝus nin. La angla tuj akaparus la ĉeflokon, gvidan pozicion. Mi nepre volas ke Esperanto klare restu la bazo. Kaj tion mi nepre ne deziras! Bazo estas por la unua parto la rusa kaj por la dua parto Esperanto. Se la angla ĉeestus ĉiu rigardus ĝin kiel gvidan.
# Ni montru niajn avantaĝojn. Ni, esperantistoj, povas liveri unikaĵon! Ligilon inter ĉiuj lingvoj! Imagu ke ekzistu (kaj ni relative facile povus realigi tion) dekon da tiuj oklingvaj (kun apud Esperanto sep naciaj lingvoj). Ĉu la estona kaj la taĝika ne havas saman valoron kiel la angla? Ideale estus ke en ĉiu oklingva estu du de la t.n. “grandaj” lingvoj. Sonĝo? Por kvin pliaj lingvoj ni jam havas pli ol 75 % de la bezonata materialo (ankaŭ por la angla).
# Historiaj faktoj. La unua ideo estis: eldoni finfine la de Ludoviko kaj Marko dezirata plena versio de la Proverbaro. Ĝis 782 temis pri simpla kopiado. Por la resto ĝis 1234 (ĉar la Esperanta havas tiom da paragrafoj: 1232 + sennumeraj fino kaj kapo!) mi deziris rekonstrui. En kolumnoj ni devus antaŭvidi do kvin kolumnojn. Ĝena estas la demando pri enpaĝigo. Oni prefere havu paran nombron! Unue mi pensis, dum kelkaj jaroj, pri ses kolumnoj, el kiu unu estu blanka, tiel ke ĉiu povu enskribi laŭ sia propra lingvo. Post kelkaj jaroj ni trovis ke estas logike ke la iniciatintoj (intertempe mi jam havis kunlaborantojn!) enigu sian lingvon (hungaran kaj nederlandan) kaj ni transiris al la ideo de ok kolumnoj el kiuj unu blanka. Nur en plej lasta momento mi konvinkiĝis ke estas pli utile uzi ĝin por la Latina, kiu cetere estas en kampo de proverbologio multe pli grava ol la angla. Kiom da proverboj havas anglan originon? Kiom da havas latinan originon?