Vikipedio:Alinomendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1 746:
* > ''Titolŝanĝo malfarita, ĉar la kialo estas falsa. Laŭ Google "uzantnomo" pli oftas, kaj aldone Komputeko preferas tiun formon''
* Por mi serĉo pri "uzantnomo" per guglo rezultigas respondon "Ungefär 343 000 resultat" (ĉirkaŭe 343'000 rezultoj), el kiuj sekve nur 77 estas videblaj, do nur 0.000'22 de la ŝajna totalo. La rezulto estas ridinda. Gugla serĉo neniam redonas krudan veron. Ĝi estas "optimigita" kaj "filtrita" per sekretaj algoritmoj kies celo certe ne estas helpi analizi oftecon de uzo de esperantaj vortoj. Guglo redonas tion kio laŭ ties algoritmo estas plej grava surbaze de via IP-adreso, retumilo, serĉa historio ktp. UTFG -> "'''Use the F**King Google!'''" Bedaŭrinde la danĝera stultulo ne plu estas tiu kiu ne scias ke guglo ekzistas, sed tiu kiu false supozas ke guglo estas fonto de la absoluta vero. Tro multaj bazigas sian pensadon kaj agadon sur falsaj rezultoj de guglo, kaj tio estas danĝero ne nur por la lingvo, sed por la socieco kaj libereco. Ĉu guglo estas la ĉefa la labormetodo de Komputeko kaj PIV? Bonvole raportu kion vi vidas serĉante la signoĉenon (en la pli mojosa formo laŭ Robin) <code>uzantnomo</code> per guglo. Mi ĵus reprovis kaj la rezulto estas "Ungefär 400 000 resultat". Ĉu iu publikigis 57'000 esperantajn paĝojn dum 10 minutoj? Kion vidas vi? [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]] ([[Uzanto-Diskuto:Taylor 49|diskuto]]) 06:43, 26 maj. 2021 (UTC)
al [[Uzanto:Taylor 49|Taylor 49]]: Mi plene samopinias kun vi pri la neceso zorge pritaksi ĉiujn rezultojn de tiaj serĉoj kaj ankaŭ pri tio, ke la sekretaj algoritmoj de Guglo estas fonto de multaj misteroj. Sed oni povas tamen ofte ion konjekti per la rezultoj, kvankam oni neniam faru, kvazaŭ aŭtomate, definitivajn konkludojn per la serĉoj.
 
Jen kion mi ĵus ricevis de Guglo kiel serĉrezultojn (mi supozas, ke vi konas la signifon de la citiloj):
 
:"uzantnomo" 408 000 trovoj
:uzantnomo 457 000
:"uzantonomo" 29 800
:uzantonomo 39 100
:"salutonomo" 82
:salutonomo 134
:"salutnomo" 702 000
:salutnomo 724 000
:"uzulnomo" 466 000
:uzulnomo 432 000
 
Oni povus provi ankaŭ plurajn aliajn vortojn, eĉ pli trafajn, kun proksimume sama signifo, sed mi pensas ke ĉi tio sufiĉu. Tutcerte, viaj serĉoj povas doni iom aliajn rezultojn, kaj ankaŭ mi ne sukcesus reprodukti identajn nombrojn. Ni ne scias, kiel la tutmonde dislokita sistemo de Guglo-serviloj kaj ties datumbankoj funkcias, sed la rezultoj montras ion. Tiom grandegaj diferencoj povas esti nur pruvoj pri tio, ke ekz. ''uzantonomo'' estas multe pli malofta ol ''uzantnomo''. La plej ofta estas ''salutnomo'', kaj mi preferus ĝin, se mi verkus la artikolon. La formojn kun ''uzul-'' mi opinias evitindaj, kvankam ''uzulo'' havas la avantaĝon esti senprobleme adjektivigebla.
 
Sed la grava afero estas, ke enesto aŭ manko de ''u'' en la kunmetita vorto ne igas ĝin erara. Do, via titolŝanĝo nur kaprice montris vian personan preferon. Fakte, ankaŭ la posta restarigo de la antaŭa titolo, farita de [[Uzanto:Robin_van_der_Vliet]], estis simila kapricaĵo, sed ĝi estis pli bone motivita.
 
La artikolo temas nur pli klarigo de unu vorto, kaj, kiel tia, estas apenaŭ bezonata en Vikipedio. En la anglalingva Vikipedio "Username" estas nur titolo de redirektilo al "User (computing)". --[[Uzanto:Surfo|Surfo]] 10:04, 26 maj. 2021 (UTC)