Vikipedio:VidRedaktilo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: Malfarita
ne kreu artikolon en helpopaĝo!
Etikedoj: Anstataŭiginta Malfaro
Linio 1:
{{Mallongigo|VP:VR|VP:VE}}
== 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en 2022, Senegalo tenas la torĉon ==
[[File:VisualEditor-logo.svg|300px|right]]
 
{{softredirect|mw:VisualEditor/Portal}}
Membroj de [[Senegalo|Senegala]] E-Associo (SEA) kunvenis kaj diskutis precipe pri la okazigo de la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazonta surloke la sekvan jaron, dimanĉe la 2-an de majo 2021 en [[Rifisko]].
 
{{-}}
La renkontiĝo komenciĝis je la 16-a horo kaj duono kun la ĉeesta partopreno de gesinjoroj Lafi Charles Diatta (kasisto de SEA), Antoine Gomis (sekretario) kaj kelkaj novaj membroj kiel Fary Niang, ĵurnalisto ĉe la naciaj radio-stacio kaj televido. Li estis la honora gasto dum la kunveno.
==Vidu ankaŭ==
* [[Ŝablono:TemplateDataKapo]]
 
[[Kategorio:Vikipedio:Karakterizaĵoj]]
Per viva prezento s-ro Lafi klarigis pri la historio de nia lingvo. Dum sia interveno li emfazis la idealojn de la internacia lingvo. Poste sekvis respondoj respektive de s-roj Lafi, Antoine Gomis kaj Assane Faye al la levitaj demandoj de la honora gasto pri la lingvo. Oni ankaŭ interŝanĝis ideojn pri strategio disvastigi pli efike la lingvon tra la tuta [[Senegalo]].
 
Rilate al la precipa ero de la tagordo, nome la pretiglaboroj kadre de la 8-a AKE, post viglaj interdiskutoj, estis decidite, ke la kongreso okazos en [[Thiès|Thies]], urbo staranta je kelkaj kilometroj de la ĉefurbo [[Dakaro]]. Interkonsente kun la Afrika Komisiono de UEA, la kongresa dato estas fiksita inter la 26-a kaj la 30-a de decembro 2022. La loka organiza teamo provizora (aliaj membroj poste aldoniĝos) konsistas el prezidanto: Assane Faye, sekretario: Antoine Gomis, respondeculo pri financoj: Lafi Charles Diatta. Jen kio fermis la kunvenon je la 18-a horo.
 
Menciindas, tamen ke la Afrika Kongreso de Esperanto estas ĉiu-trijara renkontiĝo en la kontinenta Esperantujo. Ĝin organizas la Afrika Komisiono en kunlaboro kun grupo de aktivaj esperantistoj laŭvice en malsama regiono sur la kontinento, sub la egido de UEA.
 
La 8-a AKE estos interesa kaj historia renkontiĝo en Senegalo, ĉar neniam antaŭe okazis Esperanto-kongreso en la lando. SEA nuntempe funkcias per 25 aktivaj membroj, el kiuj 9 estas individuaj membroj de UEA por la kuranta jaro. Eblas jam imagi la kreskon de la SEA-membroj pro la kongreso kaj rilataj aktivaĵoj
 
Ĉiu eta mondonaco kiel subteno al la kongreso al la konto "Afriko" ĉe UEA kun indiko "por la 8-a AKE" estas tre bonvena kaj dankata. Donacoj kaj la aliĝkotizoj (kotiztabelo baldaŭ pretos) helpos al la organizantoj realigi sukcesan kongreson kaj subvencii la partoprenon al la kongreso de afrikaj gejunuloj, kiuj aktivas por Esperanto, tamen ne havas la monrimedojn, ĉeesti ĝin.
 
Por pliinformiĝi, oni skribu al ake-8-organizantoj@googlegroups.com