Josiah C. Nott: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo}} '''Josiah Clark NOTT''' (31a de Marto, 1804 – 31a de Marto, 1873) estis usona kuracisto kaj antropologo. Li studis la etiologion (kaŭzo) d..."
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Josiah Clark NOTT''' (31a de Marto, 1804 – 31a de Marto, 1873) estis usona [[kuracisto]] kaj [[antropologo]]. Li studis la etiologion (kaŭzo) de la [[flava febro]]. Li apogis la [[sklaveconsklaveco]]n kaj engaĝiĝis en [[frenologio]].
 
Nott, kiu posedis [[sklavo]]jn, uzis sian sciencan reputacion por defendi la institucion de [[sklaveco]]. Li postulis, ke "la negro atingas sian plej grandan perfekton, kaj fizikan kaj moralan, kaj ankaŭ plej grandan vivodaŭron, en stato de slkaveco".<ref> Dewbury, Adam (Januaro 2007), "The American School and Scientific Racism in Early American Anthropology", en Darnell, Regna; Gleach, Frederic W. (eld.), [https://books.google.es/books?id=ho55L7Us1jQC&pg=PA141&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false Histories of Anthropology Annual,] 3, p. 141–142, ISBN 978-0803266643 </ref> Nott estis influita de la rasteorioj de [[Samuel George Morton]] (1799–1851), unu el la inspirantoj de la fizika antropologio. Morton kolektis centojn da homaj [[kranio]]j el la tuta mondo kaj klopodis klasigi ilin. Morton estis inter la unuaj kiuj postulis eblon juĝi la intelektan kapablon de [[raso]] pere de la krania grandenhavo (nome mezuro de la volumo de la interno de kranio). Granda kranio enhavus grandan cerbon kaj altan intelektan kapablon, kaj malgranda kranio indikus malgrandan cerbon kaj malpliigitan intelektan kapablon. Studante tiujn kraniojn li venis al la konkludo de [[poligenismo]], nome ke ĉiu raso havas apartan devenlokon.