Uzanto (komputiko): Malsamoj inter versioj
Kreis novan paĝon kun "thumb|En [[komputila programo aŭ retejo, uzanto estas ofte reprezentata per abstrakta ikono de persono.]] '''Uzanto..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:48, 30 maj. 2021
Uzanto estas persono aŭ programo, kiu uzas komputilan sistemon aŭ servon.
Uzanto kutime havas konton kaj estas identigita per uzantonomo[1] aŭ uzantnomo[1][2], ankaŭ konata kiel salutnomo[1][3][4].
Ĝi estas tekstoĉeno, ekzemple vorto, uzata por eniri komputilan programon aŭ sistemon, plej ofte kune kun ĝusta pasvorto. Nomoj tradicie enhavas literojn, sed uzantonomoj ofte povas enhavi aliajn signojn kiel ciferojn. Kelkaj sistemoj permesas uzadon ankaŭ sen tio, ke uzanto pruvu sian identecon. En tiaj sistemoj, se la uzanto ne havas uzantonomon, la uzanto povas eventuale krei novan konton aŭ uzi la sistemon kiel anonima gasto.
La uzantoj, kiuj havas plenan aliron al ĉiuj funkcioj de la programo aŭ sistemo, nomiĝas administrantoj aŭ sistemestroj.