Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 82:
==[[Sila Nacia Parko]]==
Saluton. Mi reviziis tiun enorman artikolon pri kiu mi gratulas. Mi iom aranĝis la referencojn, tradukis kelkajn ankoraŭ en la itala, kaj partikulare rearanĝis la listojn de birdoj, kie foje estis kursivigitaj nesciencaj nomoj kaj inverse, krom alĝustigis kelkajn birdonomojn kongrue kun la Listo de Komunnomoj de Eŭropaj Birdoj, kiuj estis pubikigita delonge kaj al kiu estas kongruigitaj la vikipediaj artikoloj; fakte kelkaj el tiuj birdonomoj estis en la artikolo ankoraŭ en angla, en itala ktp. Mi esperas, ke mi faris bonan laboron.--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 12:32, 25 maj. 2021 (UTC)
 
== Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano! ==
 
Kara Tiguliano, dankon pro via partopreno en [[Projekto:VikiPrintempo COE 2021|VikiPrintempo COE 2021]]! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!
 
Dum lasta tempo ni en la organizo ''Esperanto kaj Libera Scio'', kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!
 
Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas '''[[Projekto:Unesko 2021|konkurso kun la temo de Unesko]]''' - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko {{Rideto|;-)}}
 
Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.
 
Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. [https://esperanto.wiki/kontakto kontakti nin]! Amike, organizanto [[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:50, 2 jun. 2021 (UTC)