Monda Tago de Gazetarlibereco: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
(Kreis novan paĝon kun "La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris la 3-an de majo '''Monda Tago de Gazetarlibereco'''[1] [2] aŭ nur Monda Tago de Gazetaro, plenumita por konsciig...")
 
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:World Press Freedom Day 2017 Poster.jpg|eta|Anglolingva afiŝo pri la Monda Tago de Gazetarlibereco]]
La [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]] deklaris la 3-an de majo '''Monda Tago de Gazetarlibereco'''<ref>(anglolingve) [1[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]], 48-a sesio: [2https://www.un.org/ga/search/view_doc.asp?symbol=A/48/PV.85 A/48/PV.85], p.29</ref> <ref>(anglolingve) [[Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj]], 48-a sesio: https://www.un.org/ga/search/view_doc.asp?symbol=A/48/624 A/48/624], p.22</ref>aŭ nur '''Monda Tago de Gazetaro''', plenumita por konsciigi pri la graveco de gazetara libereco kaj memorigi registarojn pri ilia devo respekti kaj subteni la rajton al sinesprimlibereco konsekrita de la Artikolo 19 el la [[Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj|Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948]] kaj markanta la datrevenon de la [[Vindhuka Deklaracio]], deklaro de [[Gazetarlibereco|principoj de gazetara libereco]] kunmetitaj de afrikaj gazetaj ĵurnalistoj en [[Vindhuko]] en 1991.
 
== Premioj ==
[[Unesko]] markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco donante la [[Monda Premio de Gazetarlibereco Guillermo Cano|Mondan Premion de Gazetarlibereco Guillermo Cano]] al inda individuo, organizo aŭ institucio, kiu faris elstaran kontribuon al la defendo kaj/aŭ promocio de gazetara libereco ie ajn en la mondo, precipe kiam ĉi tio estis atingita antaŭ danĝero. Kreita en 1997, la premio estas donita laŭ rekomendo de sendependa ĵurio de 14 novaĵaj profesiuloj. Nomoj estas senditaj de regionaj kaj internaciaj [[Ne-registara organizaĵo|ne-registaraj organizaĵoj]] laborantaj por gazetara libereco, kaj de anŝtatoj de Unesko<ref>(anglolingve) [https://en.unesco.org/news/unesco-seeking-nominations-unescoguillermo-cano-world-press-freedom-prize-2018-deadline-15 Unesko sercas numumitojn por sia premio"Guillermo Cano"] ĉe ''UNESKO''</ref>.
 
La Premio estas nomita honore al [[Guillermo Cano Isaza]], [[kolombia]] [[ĵurnalisto]], kiu estis murdita antaŭ la oficejo de sia ĵurnalo, ''[[El Espectador]]'', en [[Bogoto]], la 17an de decembro 1986. La skribaĵoj de Cano ofendis la potencajn [[Drogo|drogajn]] baronojn de Kolombio.
 
== Konferencoj de Unesko ==
Unesko ankaŭ markas la Mondan Tagon de Gazetarlibereco ĉiujare kunvenigante amaskomunikilajn profesiulojn, gazetarajn liberajn organizojn kaj UN-agentejojn por taksi la staton de gazetara libereco tutmonde kaj diskuti solvojn por trakti defiojn<ref>(anglolingve) [https://news.jagatgururampalji.org/world-freedom-press-day/ Monda Gazetarlibereca Tago 2021: Temo, Historio, Citaĵoj, Signifo ] ĉe ''S A NEWS.'' 3-a de majo 2021</ref>. Ĉiu konferenco fokusiĝas al temo rilate al gazetara libereco, inkluzive de bona regado, amaskomunikila traktado de terorismo, senpuneco kaj la rolo de amaskomunikilaro en postkonfliktaj landoj<ref>(anglolingve) [https://www.outlookindia.com/website/story/world-news-world-press-freedom-day-2021-facts/381886 Monda Gazetara Libereca Tago 2021: Historio, Signifo Kaj Multe Pli] ĉe ''Outlook (Barato)'', 3-a de majo 2021</ref>.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Monda Tago de Rifuĝintoj]]
* [[Monda Tago kontraŭ Infanlaboro]]
 
== Eksteraj ligiloj ==
* Retejo de Unesko pri la Monda Tago de Gazetarlibereco: https://en.unesco.org/commemorations/worldpressfreedomday
* Retejo de UN pri la Monda Tago de Gazetarlibereco: https://www.un.org/en/observances/press-freedom-day
 
 
4 325

redaktoj