Unesko-Rezolucio 23C/11.11 de Sofio pri Esperanto 1985: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La ĉefa aganto de tiu sukceso estis [[Tibor Sekelj]]. Nome de [[UEA]] li renkontiĝis kaj diskutis kun plurdeko da ŝtatprezidantoj, ministroj kaj diversnivelaj diplomatoj dum siaj 4 partoprenoj en UNESKO-konferencoj kaj plej multe en 1984 kaj 1985. Li unue sukcesis persvadi la [[Jugoslavio|jugoslavian]] registaron proponi tiun rezolucion al la Ĝenerala Konferenco de UNESKO en Sofio, kaj kunlabori kun aliaj esperantistoj por persvadi registarojn de [[Ĉinio]], [[Bulgario]], [[Hungario]], [[Pollando]], [[San Marino]] kaj [[Kostariko]] subteni la rezolucion, vizitante dum kelkaj monatoj ambasadojn de tiuj 7 aliaj landoj. Li sukcesis konvinki ilin, ke ili proponu al siaj registaroj, ke tiuj akceptu subteni la rezolucion kaj fine en Sofio mem li varbis inter delegacioj de plurdeklandoj por jese voĉdoni pri la rezolucio, kiu efektive estis akceptita.
 
[[File:2012-13 Beye kun Mirejo.jpg|thumb|Meissa BEYE estis konsilanto de UNESKO en Sofio en 1985. Dekstre [[Mireille Grosjean]]]]
En la jaro [[2012]] okaze de kurso kaj ekzamensesio en [[Rufisko]], [[Senegalo]], la partoprenantoj povis konatiĝi kaj aŭskulti Sinjoron '''Meissa BEYE''', emeritan edukan inspektoron kaj vicurbestron de Rufisko, kiu laboris ĉe UNESCO de 1981 ĝis 1986 kiel fakulo kaj konsilanto. Sabate la 29an de decembro 2012 li partoprenis la solenan inaŭguron de la sesio en Rufisko. Sinjoro BEYE klarigis, ke li partoprenis la momenton de la dua rezolucio de UNESCO favore al Esperanto en Bulgario en la jaro 1985. Li diris, ke li ne rekte verkis ĝin aŭ kontribuis al tiu subtena oficiala paŝo, tamen li sekvis la tutan aferon kaj kompreneble rilatis kun Tibor Sekelj, kiu antaŭe kaj surloke agadis efike celante al akcepto de tiu rezolucio. Pro tio Sinjoro Beye bonege konas Esperanton kaj ĝojis ĉeesti gravan eventon en sia urbo. Parolante pri Esperanto li nomis ĝin « ponto de espero kaj de humaneco » kaj « lingvo de lumo ». Li lanĉis la ideon, ke diversaj verkoj de la senegala literaturo estu tradukotaj al Esperanto. (Laŭ raporto de [[Mireille Grosjean]], kiu ĉeestis)