Antikoagulanto: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 1 jaro
sen resumo de redaktoj
(Kreis novan paĝon kun "'''Antikoagulanto''' estas kemia substanco, kiu malhelpas aŭ malpliigas la sangokoaguliĝon, plilongigante la koaguliĝan tempon. Ĝi estas konata komune ankaŭ kiel '''...")
 
Neniu resumo de redakto
'''Antikoagulanto''' estas kemia substanco, kiu malhelpas aŭ malpliigas la sangokoaguliĝon, plilongigante la koaguliĝan tempon. Ĝi estas konata komune ankaŭ kiel '''sango-maldensigilo'''.
 
Iuj el ili aperas nature ĉe sangosuĉantaj bestoj, kiel [[hirudo]]j kaj [[moskito]]j, ĉe kiuj antikoagulanto helpas teni la mordan regionon sufiĉe longe sen-koagulado, por ke la besto akiru iom da sango. Kiel klaso de medikamentoj, antikoagulantoj estas uzataj en terapio por trombaj malsanoj. Trabuŝaj antikoagulantoj estas prenitaj de multaj homoj en formo de pilolo aŭ tablojdo, kaj diversaj intravejnaj antikoagulaj dozaj formoj estas uzataj en hospitaloj. Iuj antikoagulantoj estas uzataj en medicina ekipaĵo, kiel ekzemple provtuboj, sangotransfuzaj sakoj, kor-pulmaj maŝinoj kaj dializa ekipaĵo. Unu el la unuaj antikoagulantoj, ''Warfarin'' estis komence aprobita kiel [[rodenticido]].