Biciklo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Linio 192:
 
Sporta biciklado ne nepre por profesia konkurenco sed kiel ĉiutaga (aŭ almenaŭ kelkajn fojojn semajne) kutimo farita ĉefe de personoj kiuj post aŭ antaŭ la labortempo dediĉas sin al biciklado pli ol unu horon kaj eĉ ĉirkaŭ tri aŭ kvar. Tiu [[hobio]] iĝis en kelkaj areoj ege populara (eble ĉefe inter viroj el 15 al 50 jaroj). Tiuj amatoraj sportistoj celas nur bonan ekzercadon kaj vivnivelon, elspezas sufiĉe multe por taŭgaj bicikloj, vestaĵaro, aparataro ktp., kaj tre ofte faras tion laŭ malgrandaj grupoj, helpante la [[interhelpo]]n. Dekomence tio okazis (kaj ankoraŭ okazas) sur ŝoseoj, sed parto de ŝoforoj de aŭtoj, kaj pli terure de [[kamiono]]j (aŭ eĉ aŭtobusoj), ne respektas la distancon de sekureco por preteriri kaj aŭ pelas biciklistojn per la ventoforto aŭ rekte frapas ilin. La rezulto estis tro ofte mortigo de biciklistoj.<ref>Nur en Hispanio 805 mortoj en la unua jardeko de la 21a jarcento, ĉefe sur ŝoseoj, sed ankaŭ en urboj. J. J. Gálvez, ''Los 400 ciclistas que dejaron de pedalear'', [[El País]], 9a de Majo 2017, [https://politica.elpais.com/politica/2017/05/08/actualidad/1494241879_927343.html] Alirita la 28an de Majo 2018.</ref> Pro tio multaj amatoraj biciklistoj preferas sportadi laŭ kamparaj vojoj, kie aŭtoj malabundas, aŭ eĉ tute neeblas kiel ĉe ruraj [[pado]]j. Tiele la plej uzataj du modeloj de bicikloj kongruas kun la du tipoj de biciklaj sportoj, nome kur-bicikloj kaj montobicikloj.
 
===Iniciatoj===
[[Monda Bicikla Tago]] okazas la 3-an de junio. Ĝi estis aprobita la 12-an de aprilo 2018 kiel UN-a oficiala Tago por konscii pri diversaj sociaj avantaĝoj de uso de biciklo por transporto kaj libertempo. Post anonco, ĝenerala sekretario de Eŭropa Bicikla Federacio Bernhard Ensink, deklaris: "biciklado estas fonto de sociaj, ekonomiaj kaj mediaj avantaĝoj - kaj tio kunigas homojn. WCA (World Cycling Alliance) kaj FEC ege ĝojas pri ĉi tiu deklaro. Ĉi tiu UN-deklaro estas agnosko de kontribuo de biciklado al la Daŭripovaj Celoj."
 
== Biciklado kaj Esperanto ==