Gurdial Singh: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Artikolo pri la verkisto Gurdial Singh
 
Ĝustigis ligilojn
Linio 1:
'''Gurdial Singh''' [gurdjaal sing; en la [[gurumuĥi|gurumuĥa]]: ਗੁਰਦਿਆਲ ਸਿੰਘ], (La {{daton|10|januaro|1933}}, Bhaini Fateh, [[Panĝabio]], [[Brita Hindio]] - (La {{daton|16|aŭgusto|2016}}, Bhatinda, [[Panĝabo (Barato)|Panĝabo]], [[Barato]]) verkis en la [[Panĝaba lingvo|panĝaba]] romanojn, novelarojn, teatraĵojn, kaj porinfanan literaturon. Li ankaŭ verkis dupartan aŭtobiografion. Lia romano ''Marhi Da Deeva'' (1964; "La lampo de la tombejo") donis al la panĝaba fikcio la unuan [[Dalito|dalitan]] ĉefrolulon.<ref>Nirupama Dutt, (anglalingve), "[https://www.hindustantimes.com/punjab/gurdial-singh-1924-2016-man-who-gave-punjabi-fiction-its-first-dalit-hero-from-marhi-da-deeva-to-anhe-ghore-da-daan/story-NJOaQKPol917b0ZKb1yaFK.html Gurdial Singh (1933-2016): La homo kiu donis al la panĝaba fikcio la unuan dalitan heroon]".</ref> Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion [[Gjanpith]] kune kun la [[hindia]] verkisto [[Nirmal Verma]].<ref>United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "[https://indianexpress.com/article/news-archive/nirmal-verma-gurdial-singh-win-jnanpith-award/ Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith]".</ref>
 
La patro de Singh estis ĉarpentisto kaj forĝisto. Singh kunlaboris kun li ekde kiam li estis 12-jara. Tamen, li sukcesis daŭrigi sian edukadon kaj bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis pri la panĝaba lingvo kaj literaturo. Li instruis la panĝaban unue en vilaĝo kaj poste en universitato. Jam de 1957 ekaperis liaj verkoj. La noveloj aperis plejparte en la la revuo ''Preetlari'' kaj estas arigitaj en pli ol dek novelaroj. Krom ili li verkis ankaŭ ĉirkaŭ dek romanojn, samnombrajn librojn porinfanajn, kaj kelkajn teatraĵojn kaj prozaĵojn.<ref>Aruti Nayar, (anglalingve), "[https://www.tribuneindia.com/2000/20000318/windows/main1.htm La propra voĉo de la vivo]".</ref>