Gurdial Singh: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝustigis la formatigon de la referencoj
Ĝustigetis la tekston kaj la referencojn
Linio 1:
'''Gurdial Singh''' [gurdjaal sing; en la [[gurumuĥi|gurumuĥa]]: ਗੁਰਦਿਆਲ ਸਿੰਘ], (La {{daton|10|januaro|1933}}, Bhaini Fateh, [[Panĝabio]], [[Brita Hindio]] - (La {{daton|16|aŭgusto|2016}}, Bhatinda, [[Panĝabo (Barato)|Panĝabo]], [[Barato]]) verkis en la [[Panĝaba lingvo|panĝaba]] romanojn, novelarojn, teatraĵojn, kaj porinfanan literaturon. Li ankaŭ verkis dupartan aŭtobiografion. Lia romano ''Marhi Da Deeva'' (1964; "La lampo de la tombejo") donis al la panĝaba fikcio la unuan [[Dalito|dalitan]] ĉefrolulon.<ref name=":0">Nirupama Dutt, (anglalingve), "[https://www.hindustantimes.com/punjab/gurdial-singh-1924-2016-man-who-gave-punjabi-fiction-its-first-dalit-hero-from-marhi-da-deeva-to-anhe-ghore-da-daan/story-NJOaQKPol917b0ZKb1yaFK.html Gurdial Singh (1933-2016): La homo kiu donis al la panĝaba fikcio la unuan dalitan heroon]" ''Hindustan Times'', la 17-an de aŭgusto 2016.</ref> Li ricevis multajn premiojn, inter ili, en 1999, la 35-an premion [[Gjanpith]] kune kun la [[hindia]] verkisto [[Nirmal Verma]].<ref>United News of India novaĵraporto (en la angla), la 11-an de marto 2000, "[https://indianexpress.com/article/news-archive/nirmal-verma-gurdial-singh-win-jnanpith-award/ Nirmal Verma, Gurdial Singh gajnas la premion Gjanpith]".</ref>
 
La patro de Singh estis ĉarpentisto kaj forĝisto. Singh kunlaboris kun li ekde kiam li estis 12-jara. Tamen, li sukcesis daŭrigi sian edukadon kaj bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis pri la panĝaba lingvo kaj literaturo. Li instruis la panĝaban unue en vilaĝo kaj poste en universitato. Jam de 1957 ekaperis liaj verkoj. La noveloj aperis plejparte en la la revuo ''Preetlari'' kaj estas arigitaj en pli ol dek novelaroj. Krom ili li verkis ankaŭ ĉirkaŭ dek romanojn, samnombrajn librojn porinfanajn, kaj kelkajn teatraĵojn kaj prozaĵojn.<ref name=":1">Aruti Nayar, (anglalingve), "[https://www.tribuneindia.com/2000/20000318/windows/main1.htm La propra voĉo de la vivo]", ''The Tribune'', la 18-an de marto 2000.</ref>
 
Lia temaro restis la ĉiutaga vivo de la malriĉularo kaj spegulis tion la lingvaĵo de liaj verkoj: "Lia kerna pensmaniero kaj loko estas kamparaj; lia lingvomedio ne estas la urba, mezklasana panĝaba, sed la lingvaĵo de lia gepatra regiono Malwa [maalva].<ref name=":0" />
 
Inter liaj plej ŝatataj verkoj kaj verkistoj nebarataj estis ''[[Anna Karenina]]'' de [[Lev Tolstoj]], ''[[La vinberoj de kolero]]'' de [[John Steinbeck]], kaj la verkaro de [[Anton Ĉeĥov]]. Pri Tolstoj diris Singh: "En siaj romanoj Tolstoj atentas pri malgrandajetaj detaloj, li vivigas ilin ege zorge. Kion diri pri liaj roluloj, eĉ liaj hundoj kaj ĉevaloj havas apartan viglecon kaj intensecon."<ref name=":1" />
 
== Referencoj ==