Gurdial Singh: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĝustigetis la tekston kaj la referencojn
Aldonis la nomon de la verkisto Vishnu Khare.
Linio 3:
La patro de Singh estis ĉarpentisto kaj forĝisto. Singh kunlaboris kun li ekde kiam li estis 12-jara. Tamen, li sukcesis daŭrigi sian edukadon kaj bakalaŭriĝis kaj poste magistriĝis pri la panĝaba lingvo kaj literaturo. Li instruis la panĝaban unue en vilaĝo kaj poste en universitato. Jam de 1957 ekaperis liaj verkoj. La noveloj aperis plejparte en la la revuo ''Preetlari'' kaj estas arigitaj en pli ol dek novelaroj. Krom ili li verkis ankaŭ ĉirkaŭ dek romanojn, samnombrajn librojn porinfanajn, kaj kelkajn teatraĵojn kaj prozaĵojn.<ref name=":1">Aruti Nayar (anglalingve), "[https://www.tribuneindia.com/2000/20000318/windows/main1.htm La propra voĉo de la vivo]", ''The Tribune'', la 18-an de marto 2000.</ref>
 
Lia temaro restis la ĉiutaga vivo de la malriĉularo kaj spegulis tion la lingvaĵo de liaj verkoj:. Kiel notis la verkisto Vishnu Khare, "Lia kerna pensmaniero kaj loko estas kamparaj; lia lingvomedio ne estas la urba, mezklasana panĝaba, sed la lingvaĵo de lia gepatra regiono Malwa [maalva].<ref name=":0" />
 
Inter liaj plej ŝatataj verkoj kaj verkistoj nebarataj estis ''[[Anna Karenina]]'' de [[Lev Tolstoj]], ''[[La vinberoj de kolero]]'' de [[John Steinbeck]], kaj la verkaro de [[Anton Ĉeĥov]]. Pri Tolstoj diris Singh: "En siaj romanoj Tolstoj atentas pri etaj detaloj, li vivigas ilin ege zorge. Kion diri pri liaj roluloj, eĉ liaj hundoj kaj ĉevaloj havas apartan viglecon kaj intensecon."<ref name=":1" />