Centrifugado: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Centrifugado''' estas mekanika procezo, kiu uzas centrifugan forton por apartigi partiklojn de solvaĵo laŭ ilia grando, formo, denso, meza viskozo kaj rotora rapido...."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:52, 8 jun. 2021

Centrifugado estas mekanika procezo, kiu uzas centrifugan forton por apartigi partiklojn de solvaĵo laŭ ilia grando, formo, denso, meza viskozo kaj rotora rapido. La pli densaj eroj de la miksaĵo moviĝas for de la akso de la centrifugilo, dum la malpli densaj eroj de la miksaĵo migras al la akso. Kemiistoj kaj biologoj povas pliigi la efikan gravitan forton de la provtubo tiel, ke la precipitaĵo rapide kaj plene moviĝas al la fundo de la tubo.

Estas korelacio inter la grando kaj denso de la partiklo kaj la rapideco, kiel la partiklo disiĝas el heterogena miksaĵo, kiam la sola efika forto estas la gravito. Ju pli granda estas la grando, la denso de la eroj, des pli rapide ili disiĝas el la miksaĵo. Aplikante pli grandan efikan gravitan forton al la miksaĵo, kiel faras centrifugilo, la disiĝo de la eroj akceliĝas. Ĉi tio estas ideala en industriaj kaj laboratoriaj agadoj, ĉar partikloj, kiuj nature disiĝus dum longa tempo, povas esti apartigitaj en multe malpli da tempo.