Sirdarjo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
l plej malproksima Aleksandrio
Linio 31:
== Ekologia katastrofo ==
Vasta sistemo de kanaloj, kiujn parte jam en la [[18-a jarcento]] instaligis la [[ĥano]]j de ''Kokand'', forprenas grandajn kvantojn da akvo el la rivero por akvigo de agrikulturaj areoj. Dum la sovetunia epoko tiu kanala sistemo amase ampleksiĝis, kiam la centra registaro antaŭenpuŝis la produktadon de [[kotono]] en Centra Azio. Tiam krom la kanaloj instaliĝis pluraj akvobaraĵoj por reteni la riveran akvon kaj pli premi ĝin en la kanalojn. Tiu amasa ekspluato de la rivero kaŭzis ekologian katastrofon. Krom en plej pluvoriĉaj jaroj, la rivero nuntempe ofte komplete sekiĝas antaŭ ol atingi la lagon Aralo, la lago mem nur estas malgranda restaĵo de la origina laga areo, kaj pro la sekiĝo la restaĵo estas dividita en du partojn. Inter la jaroj 1980 kaj 1988 la rivero en sia fina parto eĉ komplete sekiĝis antaŭ atingo de la lago. Nuntempe milionoj da homoj vivas en la kotonoprodukta regiono, kaj la registaroj de Kazaĥio, Uzbekio kaj Turkmenio malkonsentas pri bremso de la ekologia katastrofo - tial plej malklaras ĉu kaj kiel regi kaj solvi tiun problemon.
 
== La plej malproksima Aleksandrio ==
Tiu ĉi rivero formis la nordan limon de la konkeroj de [[Aleksandro la Granda]] en [[Centra Azio]]. Ĉi tie, li fondis en 329 a.K. grekan urbon nomitan '''Aleksandrio Ascata''' (Ἀλεξάνδρεια Ἐσχάτη; laŭvorte: la plej malproksima Aleksandrio) post la venko super la [[skitoj]], ĉe la [[batalo de Jaksartes]]. Eblas, ke ĉi tiu urbo unue estis fondita de la persa Ciro en la 6-a jarcento a.K. nomita Kiropoliso, kvankam iuj fontoj indikas, ke Kiropoliso estis urbo, kiu estis najbara al la loko kaj nun estas konata kiel Korkat dum Hojend estis fondita de Aleksandro la Granda.
 
==Vidu ankaŭ==