Jorge Carlos Della Fávera: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Jorge Carlos DELLA FÁVERA''' (naskiĝis en Bagé, forpasis la 15-an de majo 2021) estis brazila geologo kaj emerita profesoro de la Universi..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:22, 11 jun. 2021

Jorge Carlos DELLA FÁVERA (naskiĝis en Bagé, forpasis la 15-an de majo 2021) estis brazila geologo kaj emerita profesoro de la Universitato de la Subŝtato Rio-de-Ĵanejro (UERJ).

Kariero

Jorge Carlos Della Fávera diplomiĝis pri Geologio ĉe la Federacia Universitato de Suda Riogrando (UFRGS) ([[1958-1963) kaj doktoriĝis pri Sedimentologio kaj Stratigrafio ĉe la sama universitato (1989-1990). Li eklaboris en la brazila nafto-kompanio Petrobras en 1964 kaj dum sia kariero aktivis kiel unu el la ĉefaj referencoj de Brazilo pri Stratigrafio, enkondukinte la konceptojn de la moderna Sekvenco-stratigrafio, kiujn li aplikis en analizado de la brazilaj sedimentaj basenoj. Della Favera estis unu el la plej renomaj kampinstruistoj de Brazilo, ĉefe pri la Baseno de Parnaibo, kaj unu el la ĉefaj teknikaj referencoj de la Postdiplomiĝa Kurso pri Stratigrafio de UFRGS, pro kio li respondecas pri specialistiĝo de pli ol 80 fakuloj kaj revizio de pli ol 50 tezoj, disertacioj aŭ kursfinaj laboraĵoj.

Della Fávera finis sian karieron ĉe Petrobras en 1990. Ekde 1994 ĝis la lastaj jaroj de sia vivo, li dediĉis sin al kundivido de siaj vastaj scioj kiel profesoro ĉe la Geologia Fakultato (FGEL)de UERJ. Li ankaŭ laboris kiel konsultisto por la angola nafto-kompanio Sonangol pri la brazilaj sedimentaj basenoj Santos, Campos, Espírito Santo, Recôncavo, Sergipe-Alagoas kaj Potiguar.

Pro sia kariero de preskaŭ 60 jaroj, li fariĝis brazila kaj internacia referenco pri Sedimentologio kaj Stratigrafio, ĉefe se oni konsideras, ke la studado de Geologio formale struturiĝis en Brazilo dum la mandato de la Prezidento Juscelino Kubitschek (1956-1961), kiu per dekreto kreis la "Kampanjon por Formado de Geologoj" (en la portugala Campanha de Formação de Geólogos, CAGE). Pri tiu strukturigo ankaŭ forte rolis Petrobras, fondita la 3-an de oktobro 1953, kiu inaŭguris trejnpolitikon pri Nafto-geologio. La juna Della Fávera aktive atestis tiun periodon kaj konkretigis ĝiajn celojn.