Jorge Carlos Della Fávera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "'''Jorge Carlos DELLA FÁVERA''' (naskiĝis en Bagé, forpasis la 15-an de majo 2021) estis brazila geologo kaj emerita profesoro de la Universi..."
 
Linio 2:
 
==Kariero==
Jorge Carlos Della Fávera diplomiĝis pri [[Geologio]] ĉe la [[Federacia Universitato de Suda Riogrando]] (UFRGS) ([[1958]]-[[1963]]) kaj doktoriĝis pri [[Sedimentologio]] kaj [[Stratigrafio (geologio)|Stratigrafio]] ĉe la sama [[universitato]] ([[1989]]-[[1990]]). Li eklaboris en la brazila [[nafto]]-kompanio [[Petrobras]] en [[1964]] kaj dum sia kariero aktivis kiel unu el la ĉefaj referencoj de [[Brazilo]] pri Stratigrafio, enkondukinte la konceptojn de la moderna [[Sekvenco-stratigrafio]], kiujn li aplikis en analizado de la brazilaj sedimentaj basenoj. Della Favera estis unu el la plej renomaj kampinstruistoj de Brazilo, ĉefe pri la Baseno de Parnaibo, kaj unu el la ĉefaj teknikaj referencoj de la Postdiplomiĝa Kurso pri Stratigrafio de UFRGS, pro kio li respondecas pri specialistiĝo de pli ol 80 fakuloj kaj revizio de pli ol 50 tezoj, disertacioj aŭ kursfinaj laboraĵoj.
 
Della Fávera finis sian karieron ĉe Petrobras en 1990. Ekde [[1994]] ĝis la lastaj jaroj de sia vivo, li dediĉis sin al kundivido de siaj vastaj scioj kiel profesoro ĉe la Geologia Fakultato (FGEL)de UERJ. Li ankaŭ laboris kiel konsultisto por la [[angola]] nafto-kompanio [[Sonangol]] pri la brazilaj sedimentaj basenoj Santos, Campos, Espírito Santo, Recôncavo, Sergipe-Alagoas kaj Potiguar.