Kamel-batalo: Malsamoj inter versioj

2 246 bitokojn aldonis ,  antaŭ 7 monatoj
sen resumo de redaktoj
(Kreis novan paĝon kun "La '''Kamel-batalo''', ''batalo de Ĝamal'' aŭ ''batalo de Basoro'' (en araba موقعة الجمل, mawqiʿa al-ŷamal) estis batalo okazinta la 7an/8an de Decembro...")
 
[[Dosiero:Ali and Aisha at the Battle of the Camel.jpg|eta|Ali kaj Aiŝa en la Batalo de la Kamelo.]]
La '''Kamel-batalo''', ''batalo de Ĝamal'' aŭ ''batalo de Basoro'' (en araba موقعة الجمل, mawqiʿa al-ŷamal) estis [[batalo]] okazinta la 7an/8an de Decembro [[656]] proksime de [[Basoro]] inter la kalifo [[Ali ibn Abi Talib|Ali]] unuflanke kaj la vidvino de [[Mahomedo]], nome [[Aiŝa]], kun la "kunuloj de la Profeto" ([[sahabo]]j) [[Talha ibn Ubajd-Allah at-Tajmi]] kaj [[Az-Zubajr ibn al-Avŭam]], konsiderataj kiel la plej influaj islamanoj post la propra kalifo mem.
{{redaktata}}
La batalo estis luktita inter [[Ali ibn Abi Talib]], kiu estis kuzo kaj bofilo de la mortinta islama profeto [[Mahomedo]], kaj estis konsiderata la kvara [[Raŝiduna Kaliflando|kalifa Raŝiduno]] kaj la unua [[Imamo]] [[Ŝijaismo|ŝijaista]], kaj [[Aiŝa]] (vidvino de [[Mahomedo]]), [[Talhah]] kaj [[Zubajr ibn al-Aŭam|Zubajr]] kiuj estris la kampanjon kontraŭ Ali cele al la venĝo de la morto de la tria [[kalifo]], nome [[Utman]], kiu estis ĵus murdita kiel rezulto de la Unua Fitna, nome ribelo de la opoziciantoj. Markante la duan epizodon de la Unua Fitna, la terura batalo finiĝis per la venko de Ali kaj la malvenko de [[Aiŝa]]. Kompreneble, la rigardoj al la okazaĵo kaj la rolo de ĝiaj partoprenanto diferencas inter la du ĉefaj islamaj tendencoj, nome [[Sunaismo|sunaistoj]] kaj [[Ŝijaismo|ŝijaistoj]]. La sunaistoj eltenas, ke neniu el la du partioj, nome Ali kaj Aiŝa kaj iliaj respektivaj sekvantoj, havis veran intencon startigi batalon dekomence, kaj ke la batalo estis neatendita konsekvenco de la interfero fare de dua partio. Aliflanke, la ŝijaistoj kredas, ke la murdo de Utman estis preteksto por ke Aiŝa kaj ŝiaj sekvantoj faru militon kontraŭ Ali.
 
Oni ĉirkaŭkalkulas, ke kvakam la fortoj de Aiŝa estis preskaŭ duoble grandaj, estis simile po 5000 mortoj en ĉiu flanko.
 
==Bibliografio==
* Ali ibn Abi Talib (1984). Nahj al-Balagha (La pinto de la elokvento), kompilita de ash-Sharif ar-Radi. Alhoda UK. SBN 0940368439.
* Al-Tabari, Muhammad ibn Jarir (1990). History of the Prophets and Kings, eldono de R. Stephen Humphreys. SUNY Press. ISBN 0-7914-0154-5. (volumo XV.)
* Holt, Bernard; Lewis (1977). Cambridge History of Islam, Vol. 1. Cambridge University Press. ISBN 0-521-29136-4.
* Madelung, Wilferd (1997). The Succession to Muhammad: A Study of the Early Caliphate. Cambridge University Press. ISBN 0-521-64696-0.
* Muir, William. [http://answering-islam.org.uk/Books/Muir/Caliphate/chap34.htm The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall.]
 
{{Bibliotekoj}}
[[Kategorio:Ŝijaismo]]
[[Kategorio:Historio de Islamo]]
[[Kategorio:Bataloj de Raŝiduna kaliflando]]
[[Kategorio:Enlandaj militoj]]
220 395

redaktoj