Kamel-batalo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Ali and Aisha at the Battle of the Camel.jpg|eta|Ali kaj Aiŝa en la Batalo de la Kamelo.]]
La '''Kamel-batalo''', ''batalo de Ĝamal'' aŭ ''batalo de Basoro'' (en araba موقعة الجمل, mawqiʿa al-ŷamal) estis [[batalo]] okazinta la 7an/8an de Decembro [[656]] proksime de [[Basoro]] inter la kalifo [[Ali ibn Abi Talib|Ali]] unuflanke kaj la vidvino de [[Mahomedo]], nome [[Aiŝa]], kun la "kunuloj de la Profeto" ([[sahabo]]j) [[Talha ibn Ubajd-Allah at-Tajmi]] kaj [[Az-Zubajr ibn al-Avŭam]], konsiderataj kiel la plej influaj islamanoj post la propra kalifo mem.
 
{{redaktata}}
La batalo estis luktita inter [[Ali ibn Abi Talib]], kiu estis kuzo kaj bofilo de la mortinta islama profeto [[Mahomedo]], kaj estis konsiderata la kvara [[Raŝiduna Kaliflando|kalifa Raŝiduno]] kaj la unua [[Imamo]] [[Ŝijaismo|ŝijaista]], kaj [[Aiŝa]] (vidvino de [[Mahomedo]]), [[Talhah]] kaj [[Zubajr ibn al-Aŭam|Zubajr]] kiuj estris la kampanjon kontraŭ Ali cele al la venĝo de la morto de la tria [[kalifo]], nome [[Utman]], kiu estis ĵus murdita kiel rezulto de la Unua Fitna, nome ribelo de la opoziciantoj. Markante la duan epizodon de la Unua Fitna, la terura batalo finiĝis per la venko de Ali kaj la malvenko de [[Aiŝa]]. Kompreneble, la rigardoj al la okazaĵo kaj la rolo de ĝiaj partoprenanto diferencas inter la du ĉefaj islamaj tendencoj, nome [[Sunaismo|sunaistoj]] kaj [[Ŝijaismo|ŝijaistoj]]. La sunaistoj eltenas, ke neniu el la du partioj, nome Ali kaj Aiŝa kaj iliaj respektivaj sekvantoj, havis veran intencon startigi batalon dekomence, kaj ke la batalo estis neatendita konsekvenco de la interfero fare de dua partio. Aliflanke, la ŝijaistoj kredas, ke la murdo de Utman estis preteksto por ke Aiŝa kaj ŝiaj sekvantoj faru militon kontraŭ Ali.