Orinoka krokodilo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
-speco
Linio 39:
 
== Ĉefaj minacoj ==
Fine de la [[1920-aj jaroj]] oni iniciatis la komercan ekspluatadon de la krokodilo de la Orinoko, kun la intenco utiligi ties haŭton kaj vendi ĝin en la leda merkato internacia. Meze de la [[1930-aj jaroj]] ĉi tiu aktiveco atingis sian maksimuman nivelon, kaj en [[Sankta Ferdinando de Apure]], centro de la komerco de tiu [[speco]], oni vendis ĉiutage inter 3.000 kaj 4.000 haŭtojn. Kvankam la troekspluatado de ties loĝantaroj portis al la kolapso al la leda industrio komence de la [[1950-aj jaroj]], ankoraŭ tiuj krokodiloj estas kaptitaj fare de oportunismaj ĉasistoj. Nuntempe, la ĉefa minaco por la specio estas la detruo de la vivmedio. La plej granda loĝantaro konita, situa en la riveroj Kohedes kaj Sarare en la [[ŝtato Kohedes]], estas minacita de la disvolviĝo de sistemo de kanaloj kiujn formas parton de projektoj por la terkultura disvolviĝo, kaj oni ĉirkaŭkalkulas ke la natura vivmedio restanta eble estos detruita post malpli da tri jaroj. En aliaj zonoj, la riveroj troviĝas sub la influo de aktivecoj minejaj, terkulturaj kaj industriaj, kio produktis la poluadon de ties akvoj kaj la malpliigo de la vivmedio uzebla de la specio. Aldone, la prirabado de nestoj por ĉerpi la ovojn manĝocela kaj la vendo de krokodiloj ĵus naskiĝintaj al turistoj, estas aktivecoj kiuj gravas kiel faktoroj de risko, speciale se oni konsideras la grandecon tiom malpliigitan de la aktualaj loĝantaroj. Aliflanke, iuj krokodiloj estas kaptitaj hazarde en fiŝretoj al kiuj estas altiritaj de la propraj fiŝoj kaptitaj. Se kiam oni reprenas la retojn la krokodiloj ankoraŭ vivas, ili estas ĝenerale proponitaj por la vendo, sed en la okazo ke ili mortas sufokitaj, ili estas senhaŭtigitaj kaj la haŭtoj estas venditaj.
 
== Vidu ankaŭ ==
{{Portalo|Zoologio}}