Arnold Sommerfeld: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Arnold Johannes Wilhelm SOMMERFELD''' (naskiĝis la [[5-an de decembro]] 1868 en [[Kaliningrado]], mortis la [[26-an de aprilo]] 1951 en [[Munkeno]]) estis [[germana]] [[fizikisto]].
 
Sommerfeld naskiĝis studis [[matematiko]]n en sia naskiĝurbo Kaliningrado (iamtiam nomita Königsberg), kie li studis [[matematiko]]jn. Post la akiro de sia diplomo de doktoro en 1891, li transloĝis al la universitato de [[Göttingen]], kie li ricevis la [[katedro]]n en 1896. Poste en 1897, li praktikis kiel instruisto de la universitato [[Clausthal-Zellerfeld]], kaj en [[1900]], kiel instruisto de teĥnika inĝeniero en la universitato de [[Aachen]] li disvolvis sian teorion pri la [[hidrodinamiko|hidrodinamika]] lubrikado.
 
La unua laboro de Arnold Sommerfeld sub la superregado de [[Felix Klein]] estis impresa laboro sur la matematika teorio de la [[difrakto]], lia laboro pri ĉi tiu temo enhavas gravan teorion de [[diferenciala ekvacio|diferencialaj ekvacioj]]. Aliaj gravaj laboroj temis pri la studo de la disvatigo de [[elektromagneta ondo|elektromagnetaj ondoj]] en [[kablo]]j, kaj pri la studo de la kampo produktita de [[elektrono]] en movado.
 
En [[1906]] li iĝis instruisto de fiziko en la universitato de [[Munkeno]], kie fine li laboris dum 32 jaroj. Ĉi tie li havis kontakton kun la teorio de la [[relativeco]] de [[Alberto Ejnŝtejno]], kiu ankoraŭ ne estis akceptita komune. Liaj matematikaj kontribuoj al la teorio helpis ke la plej skeptikaj scienculoj ĝin akceptis. Li poste iĝis unu el fondintoj de la [[kvantuma meĥaniko]], kaj multaj da liaj disĉiploj fariĝis famaj: la plej konataj estas [[Werner Heisenberg]] kaj [[Wolfgang Pauli]], dum [[Peter Debye]] estis la plej rimarkinda al okuloj de Sommerfeld.