Henriko (Saksio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Etikedoj: Poŝtelefona redakto Redakto de poŝaparata retejo Altnivela poŝaparata redaktado
Linio 47:
Lia dujara regado kiel posteulo de Georgo († 1539) treege malfacilis por Henriko kaj li ofte revis pri la belaj tagoj en Freiberg. Nek li nek Anton von Schönberg, ambaŭ olduloj, ankoraŭ kapablis taŭgigi sin je la novaj defioj. Laŭ deziro de princelektisto Johano Frederiko, kiu malrekomendis nur laŭpaŝan enkondukon de luteranismo (laŭ la modelo de Filipo el [[Hesio]] kaj de Lutero mem) venis tuja kredoŝanĝodevo por ĉiuj.
 
Henriko, separante ĝenerale vojaĝojn ovaciajn kaj vizitadojn ekleziajn, predikigis sian kortegan predikiston Lindenau dum la ovacivojaĝo. Antaŭ ovacio oficiala li ne volis akcepti ian ajn kondiĉon. La endkondukfesto reformacia okazis je pentekosto 1539 (en la 25.5.) en [[Lepsiko]] kun la helpo de Luther, Jonas, [[Friedrich Myconius]] kaj sub la ĉeesto de Henriko kun familianoj, princelektisto Johano Frederiko kun edzino kaj frato, [[Filipo Melanktono]] kaj [[Caspar Cruciger la malplijuna|Caspar Cruciger]]. Kvazaŭ kun al samaj vizitadantoj kiel en la freiberga regiono faritis la unua rapida vizitado en la urboj. Henriko ne transprenis la elekto-saksian diservan ordigon sed komisiis ellabori propraĵojn ''(Heinrichs-Agende)'' kun pli da muziko kiuj estis validontaj dum du jarcentoj. Henriko estis muzikema kaj kantema. Pro kreskanta kverelado Henriko en la kuro de la tempo forĵetis la ordonemon de la princelektista nevo. La dua profunda vizitado de 1539/40 jam ne faritis de oficialuloj princelektistoj sed fare de la [[superintendanto]]j de Freiberg kaj [[Chemnitz]], [[Kaspar Zeuner]] kaj Fueß, kaj de nobelaraj komisiituloj.
 
Dum sia ununura landa dieto en Chemnitz en novembro 1539 Henriko devis iomete cedi al la troigantaj religiordantoj pro la impostopermesorajto de la deputitoj. Tiam li devis promesi la malaliĝon al iu ligo sen antaŭa permeso fare de la deputitoj kaj transdoni la rajton je enkasigo de ekleziaj bienoj al separita komisiono. Henriko subskribis la deklaron ke li mem ne volus pliriĉiĝi sed elspezus trionon por la salajrigo de la pastroj, trionon por la edukadoj universitata kaj lerneja, trionon por ĝeneralaj bonfaroj por la tuta lando. Tre akra estis la malpaco kun la episkopoj, ĉefe kun Johano la 8-a de Meißen pri la [[imperia senpereco]] kiun konservegi volis kaj reĝo kaj imperiestro. Tamen Henriko allasis protestantismajn diservojn en la [[Katedralo de Meißen]]. La princelektista moŝto detruigis dumnokte la tombon de [[Benno el Meißen|Sankta Benno]] kaj ankaŭ devigis la episkoparon rezigni pri la privilegio de [[imperia senpereco]]. Sed ilia plendo ĉeimperiestra faris ke oni cedis al ili en junio 1541 senperan kaj nurregnan dependon.