Vivoj de la Plej Elstaraj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj (Vasari): Malsamoj inter versioj

e
iom pli
e (plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta|, |right → |dekstra per AWB)
e (iom pli)
La '''Vivoj de la Plej Elstaraj Pentristoj, Skulptistoj kaj Arkitektoj''' ([[itale]] ''Le Vite delle più eccellenti pittori, scultori, ed architettori''), aŭ malpli formale kromnomita '''''Le Vite''''', estas aro da artistaj biografioj verkitaj de la [[16-a jarcento|16-a jarcenta]] [[Italio|itala]] [[pentristo]] kaj [[arkitekto]] [[Giorgio Vasari]]. Ĝi restas rigardata kiel "''eble la plej fama, kaj eĉ hodiaŭ la plej multe legata verko pri malnova arthistorio''", sed ankaŭ kiel "''unu el la fondintaj tekstoj de arthistorio''".
 
Kiel la unua itala [[arthistoriisto]], Vasari fondis novan ĝenron: [[enciklopedio]] de biografioj de artistoj. Eldonita en [[1550]] kaj dediĉita al [[Kosimo de Mediĉo]], [[duko]] de [[Toskanio]], tiu verko funkcias kiel senprecedenca fonto por artistoj kaj historio-fakuloj ĉiutempaj. La libro inkluzivas studon de la teknikaj metodoj uzataj en la arto de la periodo. Vasari estis la unua, kiu uzis la vorton "[[renesanco]]" presita. La libro estis reskribita kaj vastigita en [[1568]] kun [[Portreto|portretoj]] de la artistoj estis aldonitaj.
La biografiaro estas precipe favora al [[Florenco|florencanoj]], kaj emas atribui al ili plejmultajn novaĵojn de la [[Renesanco|renesanca arto]].
 
La biografiaro estas precipe favora al [[Florenco|florencanoj]], kaj emas atribui al ili plejmultajn novaĵojn de la [[Renesanco|renesanca arto]], kiel ekzemple la invento de la [[Ĉizado|ĉizarto]]. Pri artoj en aliaj partoj de [[Eŭropo]], kaj precipe de [[Venecio]], la libro ignoras. Inter la unua kaj dua eldonoj Vasari vizitis Venecion, do en la dua eldono li pli rilatas al venecia arto (kaj ankaŭ enmetis [[Ticiano]] en la libro), tamen la antaŭa prefero klare restas.
 
Multaj [[Klaĉo|klaĉaĵoj]] troveblas ene de la biografioj de Vasari. Multaj el liaj [[Anekdoto|anekdotoj]] ŝajnas realaj, sed la plej multaj el ili estas verŝajne lia invento. Aliaj anekdotoj estas evidentaj [[Fikcio|fikcioj]], kiel la rakonto de la juna [[Giotto]], kiu pentris [[Muŝo|muŝon]] sur pentraĵon de lia instruisto Cimabue‏, ke li longe provis ĵetigi veran muŝon el la pentraĵo. La plej multaj el la estetikaj rimarkoj de Vasari estis ĝustaj kaj senpartiaj. Li ne provis demandi pri ĝustaj datoj, kiel faras modernaj arthistoriistoj. Liaj biografioj plej veras pri la artistoj de lia vivo. Malgraŭ la multaj faktaj problemoj en la libro de Vasari, ĝi ankoraŭ estas konsiderata klasikaĵo.
[[Kategorio:Historio de arto|Vite]]
[[Kategorio:Libroj|Vite]]
6 143

redaktoj