Frederiko Aŭgusto la 1-a (Saksio): Malsamoj inter versioj

reĝo de Saksio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:44, 15 jun. 2021

Frederiko Aŭgusto la 1-a, la Justulo (germane: Friedrich August I. der Gerechte; naskiĝinta la 23-an de decembro 1750 en Dresdeno, mortinta la 5-an de majo 1827) estis princeelektisto kaj ekde 1806 reĝo de Saksio.

Princelektisto saksia Frederiko Aŭgusto la 3-a de Saksio, la Justulo

Vivo

Post la morto de la patro kaj princelektisto Frederiko Kristiano li transprenis la regadon sub kurateco de la onklo Ksavero. En la 15.9.1768 li memstare ekregis. Nature timema kaj timida, konservema kaj malferma je novaj defioj sed tamen de karaktero justecema kaj sincera, li sukcese finis kelkajn malbonojn kaj strebis sanigi la vundojn de la Sepjara milito. En 1785 li koaliciis kun Prusio por krei la Princan ligon sed rezignis en 1791 pri la al si ofertita krono pola. La ligon aŭstrian-prusian de la 7.2.1792 li ne partoprenis kaj - por batali la francojn - li nur disponigis sian regnan kontingenton ĝis la kontraktofaro kun Francujo pri neŭtraleco (1796).

La intertraktojn kun Prusio starigi Nordgermanan Union interrompis la eksplodo de la milito de 1806 dum kiu Frederiko Aŭgusto nur malvole aliancanis kun la prusoj. Post la batalo de Jena lia sorto estas en la manoj de Napoleono Bonaparte; kun li li faris pacontrakton en la 11.12.1806 kaj aliĝis al la Rejna Federacio: sekve li iĝis unu el la plej fidelaj aliancoj de Napoleono kiu donis al li en 1807 ankaŭ la Dukujon de Varsovio: rekompence cedis Saksio al la Reĝlando Vestfalio kelkajn teritoriojn tieajn. Post la malfeliĉa kampanjo rusia Frederiko Aŭgusto, malgraŭ la malvolo de la popolo kaj admonoj de aliaj unuiĝintaj monarĥoj, restis aliancano napoleona. Antaŭ la malamikaj armeoj li fuĝis tra Plauen kaj Regensburg ĝis Prago, uniĝis kun la aŭstroj kaj faris en la 20.4. en Vieno sekretan interkonsenton. Antaŭe, pro ekscitiĝo pri la eksplodigita Elb-ponto fare de Davout (19.3.), li estis ordoninta al generalo Lercoq konduki la trupojn ĝis Torgau. Ties komandanto von Thielmann ne donu la burgon nek al la francoj nek al la kontraŭnapoleonuloj. La venko de Napleono apud Lützen terurigis Frederikon Aŭguston; tuj li demisiis sian ministron Senfft von Pilsach kaj atingis humiligite en la 12.5. Dresdenon por paroli kun la kunbatalintoj. Torgaŭ malfermitis al la francoj kaj la saksia armeo denove kunligitis kun la francoj.

Kune kun la franca tirano li reiris Lepsikon, kie li restis dum la batalego - kaj ne povis kredi la malvenkon napoleonan ĝis la lasta momento. Estiĝinte militkaptito li transportitis Berlinon, poste je Friedrichsfelde. Kiam la intencoj prusiaj engluti teritorie Saksion pli kaj pli klaris kaj la Viena kongreso favoris la separigon de la lando, Frederiko Aŭgusto solene protestis kontraŭ tio. Venigite al Bratislavo li tamen devis subsigni en la 21.5.1815 la packontrakon kun Prusio. Dresdene li akceptitis kun granda entuziasmo en la 7.6. kaj fondis por memori tion la ordenon Zivilverdienstorden. Kun granda elano li dediĉis sin denove al la zorgado pri la intertempe ŝrumpinta lando sed tamen malfavoris ties veran modernigon. En 1780 oni starigis por li monumenton en Lepsiko, kaj alian en 1843 en Dresdeno.

El la geedzeco kun Marie Amalie von Pfalz-Zweibrücken (1769) li havis unu filinon, Marie Auguste.

Fonto

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 139-140 (interrete tie ĉi) [[kategorio:Naskiĝintoj en 1750}}