Toti Soler: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto homo}}
'''Jordi Soler i Galí''', konata artiste kiel '''Toti Soler''' (Vilasar de Dalt, [[Provinco Barcelono]]; 7a de junio [[1949]]) estas hispana [[gitaristo]] kaj [[kantisto]], muzikisto kaj komponisto, unu de la plej elstaraj figuroj de la nuntempa muziko en [[Katalunio]], ligita al la [[Nova Cançó]]. Li havis klasikan edukadon kun influoj de [[bluso]], [[ĵazo]] kaj [[flamenko]].
 
{{redaktata}}
Li studis muzikon en la Supera Konservatorio de Muziko de Barcelono kaj poste en la "Spanish Guitar Center" de Londono en 1969 kaj komence de la 1970-aj jaroj, veturis al [[Morón de la Frontera]], [[Provinco Sevilo]], por studi flamenkan gitaron kun Diego del Gastor. Kun la grupo ''Pic-nic'' li ege sukcesis en 1967, kantante kun [[Jeanette]]. Poste li formis la grupon Om, kun la klavaristo Jordi Sabatés, la drumisto Peter Hodkingson, kaj la kontrabasisto Manuel Elías.
 
[[Dosiero:Toti Soler.jpg|eta|dekstremaldekstre|250px|Toti Soler]]
En 1973, li ekkunlaboris kun la kantisto [[Ovidi Montllor]] kiu estos estonte unu de la artaj rilatoj plej riĉigaj de la panoramo de la kataluna kantaro.<ref>[https://www.discogs.com/es/artist/307023-Ovidi-Montllor Discogs - Discografía de Ovidi Montllor] </ref>​ Dum jarcentkvarono ili registris diskojn, faris koncertojn, inklude mitan koncerton en la Teatro [[Olympia de Parizo]]. Krome li kunlaboris kun aliaj kantistoj kaj muzikistoj kiel [[Léo Ferré]], [[Taj Mahal (muzikisto)|Taj Mahal]], Jordi Sabatés, Cinta Massip, Ester Formosa, [[Francesc Pi de la Serra]], Pascal Comelade, [[Maria del Mar Bonet]], [[Pau Riba]] kaj Gemma Humet. Toti Soler estas la plej fama reprezentanto de la gitaro en Katalunio.<ref>[https://elpais.com/diario/1987/02/12/cultura/540082812_850215.html El País - Toti Soler, contra corriente]</ref>