8-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 46:
** [[1939]]: [[Germana okupado de Pollando]]: [[Rudolf Hess]] malfermis [[Kanalo de Gliwice|kanalon de Gliwice]] je la nomo de [[Adolf Hitler]] kiel [[kanalo (akvovojo)|akvovojon]] ligantan la urbon kun la rivero [[Odro]]; sekureca polico [[pafekzekutado|pafekzekutis]] en Bukowiec ([[distrikto Wągrowiecki]]) 107 polojn, en [[Distrikto Gostyński]] 6 polojn pro posedo de [[armilo]]j, en [[Ostrołęka]] 9 polojn kaj 24 judojn, en [[Gniezno]] dekkelkajn polojn; komandanto de germana [[regimento]] de polico en [[Varsovio]] informis pri pafmortigo de 31 viroj; germanoj [[deportado|deportis]] de [[Suwałki]] 7843 judojn; de [[Varsovio]] al [[Romo]] iris unua [[kuriero|kurierino]] de [[Servo al Venko de Pollando]]; en [[Varsovio]] okazis membrokunveno de fondita oktobre 1939 Sekreta [[instruisto|Instruista]] Organizo por pridiskuti organizan kaj programan koncepton de sekreta instruado; en [[Poznań]] el kunligo de 4 [[konspiro|konspiraj]] organizaĵoj fondiĝis Volontula Soldataro de Okcidentaj Teritorioj; [[Romo]]: [[Galeazzo Ciano]] notis en [[taglibro]] interparolon kun finna parlamentano, kiu ''konfidence diras, ke [[Germanio]] mem liveris [[armilo]]jn al [[Finnlando]], ĉerpante de [[predo]]j, akiritaj dum la [[invado en Pollandon|milito kun Pollando]], kio atestas, ke germana-[[bolŝevismo|bolŝevika]] pliproksimiĝo estas malproksima de tia perfekteco, kian oni imagas en [[Berlino]]. Fakte regas malfido, malestimo kaj malamo''; [[Francio]]: anonco de [[leĝo (jura)|leĝo]] atribuanta al [[registaro]] dum la milito privilegion agi per [[dekreto]]j kaze de tuja bezono
** [[1940]]: De [[malliberejo]] Fort VII el [[Poznań]] al [[koncentrejo Dachau]] foriris transporto de polaj [[pastro]]j; [[Batalo de Anglio]]: [[Luftwaffe]] detruis la [[turo de Londono|turon de Londono]]; Albana Fronto: greka 1-a Armea Korpuso okupis [[Gjirokastër]]; britaj trupoj atakis la italajn en [[Libio]], kio kondukos al detruo de itala 10-a Armeo kaj forlasado de [[Cirenaiko]] fare de la [[italoj]]
** [[1941]]: [[Nacisocialisma Germana Laborista Partio|Nazia]] [[Ekstermejo Chełmno]] ekfunkciis - komenciĝis unua en [[okupado|okupata]] Pollando amasa [[holokaŭsto]] de judoj per [[gaso]] - ĉi-tage [[germanoj]] murdis per aŭtomobila brulgaso ĉirkaŭ 700 judojn alvenintajn tagon pli frue de apuda [[Koło]], kaj ĝis aprilo 1944 oni [[murdo|murdis]] ĉirkaŭ 200 mil judojn de Pollando ([[Lodza geto]] kaj [[Varto]]-lando), [[Germanio]], [[Ĉeĥoslovakio]] kaj [[Aŭstrio]], poste estis destinita ankaŭ por [[poloj]], kie ĝis januaro 1945 pereis sume 310 000 personoj; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en [[Tarnów]] ĉirkaŭ 2000 judojn; [[Asocio de Armita Batalado]] raportis ke en la tria jarkvarono ĝi faris 7446 agojn de [[sabotado]]; en [[Poznań]] germanoj ordonis cedi al si lokon en [[tramo]]j; [[Usono]], [[Britio]] kaj ties [[Aliancanoj]] deklaris militon al [[Japanio]]; Japanio [[invado|invadis]] britan-usonan [[enklavo]]n de [[Ŝanhajo]], [[Brita Malajzio|Britan Malajzion]], [[Tajlando]]n, [[Brita Hongkongo|Britan Hongkongon]], [[Filipinoj]]n kaj [[Nederlanda Hindio|Nederlandan Hindion]] - [[Kronkolonio]] [[Honkongo]] estis tute konkerita de [[japanoj]] la 25-an de decembro; [[Hitler]] eldonis direktivon n-ro 39 pri transiro al defendo en la batalo de [[Moskvo]] - fino de la [[fulmomilito]]
** [[1942]]: En Jazłowiec (nun en [[Ternopila provinco]]) armita grupo de [[ukrainoj]] atakis [[paroĥejo]]n murdante ties paroĥestron, asistanton de Teologia Fakultato en [[Lviva Universitato]]; germana polico pafmortigis 32 judojn en 3 lokoj; [[ribelo de Zamość]]: al [[Zamość]] alvenis ĉefkomandanto de Kamparanaj Batalionoj Franciszek Kamiński - post konsiliĝo ordonis armitan kontraŭstaron, i.a. bruligon de 10 vilaĝoj setligitaj de germanoj; Nord-Orienta Fronto: germanoj sen rezisto flanke de [[francoj]] dislokiĝis en norda [[Tunizo]], en [[Bizerto]]-regiono malarmigante [[garnizono]]n de la trupoj de [[Vichy-reĝimo]]
** [[1943]]: Germana polico pafmortigis en Grabówka apud [[Supraśl]] pli ol 250 personojn, konsideratajn kiel "gvida elemento" - venĝe pro helpo al [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]] (en la jaroj 1941-44 murdis ĉi tie ĉ. 16 000 [[poloj]]n, [[beloruso]]jn kaj [[judoj]]n kune kun sovetaj [[ostaĝo]]j), kaj 6 malliberulojn en Bartniki; subtaĉmento de [[Wehrmacht]] pafmortigis en [[distrikto Łowicki]] ĉirkaŭ 10 personojn; de [[Varsovio]] al [[koncentrejo]] en [[Aŭŝvico]] foriris transporto kun 65 viroj; germanoj arestis en [[Varsovio]] kaj [[Podkowa Leśna]] pro [[denunco]] 19 membrojn de la Ĉefkomandejo de [[Pola Enlanda Armeo]]; taĉmento de Enlanda Armeo eksplodigis trajnon apud Życzyn ([[distrikto Garwoliński]]); Ministro pri [[laboro]] en [[Nazia Germanio]] sekrete ordonis laborigi en [[industrio]] polajn [[infano]]jn ekde la 10-a vivjaro; [[Grekio]]: germana 117-a Jäger-Divizio detruis [[monaĥejo]]n Mega Spilaio kaj ekzekutis 22 [[monako]]jn kun vizitantoj kiel parto de [[reprezalio]]j, kiuj kulminis kelkajn tagojn poste dum la [[masakro]] de Kalavryta ([[Okcidenta Grekio]])