Berlina formato: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Berliner (format)"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:46, 18 jun. 2021

La berlina formato (angle Berliner) estas formato de gazeto kiu estas karakterizata de paĝoj de 315 mm de alto × 470 mm de larĝo. Tiu formato estas leĝere pli alta kaj iomete pli larĝa ol la tabloida kaj la kompakta formatoj. Ĝi estas kaj malpli alta kaj mapli larĝa ol grandgazeto[1].

Komparo de la grandeco de kelkaj gazetoj. La dimensioj estas mezurataj je milimetroj.


Originoj

La berlina formato estas gazetara novigo kaj alternativo al grandformata gazeto[2]. Ĝia nomo referas al la urbo Berlino, kaj origine distingiĝis de la "nordgermana" kaj "franca" formatoj en la komenco de la 20-a jarcento.

Eŭropaj gazetoj

La berlina formato estas uzata de multaj eŭropaj gazetoj, inter kiuj taggazetoj kiel Le Monde kaj Le Figaro en Francio, Le Temps en Svislando, La Repubblica kaj La Stampa en Italio[3], De Morgen, Le Soir kaj Het Laatste Nieuws en Belgio, Oslobođenje en Bosnio kaj Hercegovino, Mladá fronta Dnes kaj Lidové noviny en Ĉeĥio, kaj aliaj kiel Expresso en Portugalio kaj Jurnalul NationalEvenimentul Zilei en Rumanio. La franca ekonomia gazeto Les Échos ekuzis tiun formaton en septembro 2003, kaj la plej grandaj taggazetoj en Kroatio (Večernji list), Serbio (Politika) kaj Montenegro (Vijesti) ankaŭ uzas tiun formaton. Het Financieele Dagblad, nederlanda ekonomia taggazeto komencis uzis la berlinan formaton la 26-an de marto 2013. La universitata publikaĵo The University Observer iĝis la unua irlanda gazeto kiu uzas la berlinan formaton. The Independent en Londono pripensis ekuzi tiun formaton, sed ne povis pro financaj kialoj; ĝi finfine iĝis tabloida.

Kvankam la taggazeto Berliner Zeitung estas foje nomita simple Berliner, ĝi ne estas presata per berlina formato. Fakte, nur du germanaj naciaj gazetoj uzas la berlinan formaton: Die Tageszeitung (ĝenerale konata kiel la "taz"); kaj la Junge Welt, kiu abandonis en 2004 la unikan, leĝere pli grandan ol A4, formaton kiu karakterizis ĝin de la komenco de la 1990-aj jaroj. La plejparto de la naciaj taggazetoj uzas la pli grandan formaton nomatan grandgazeto, kiu estas konata kiel "nordisch" (norda), mezurante 315 mm de alto × 470 mm de larĝo.

Usonaj gazetoj

La taggazeto Journal & Courier en Lafayette (Indianao, estis la unua gazeto en Nordameriko kiu estis publikigata per tiu-ĉi formato, ekde la 31-an de julio 2006. La Bucks County Herald en Lahaska (Pensilvanio), estis la sekvanta en 2009, kaj The Chronicle en Laurel (Misisipio) en aprilo 2012, kiu komencis estis publikigata tiam. Gravaj gazetoj kiel la Chigago Tribune kaj The Cincinnati Enquirer provis la berlinan formaton.

Ekde tiam, pluraj grandformataj gazetoj en Usono kaj Kanado ekuzis formaton kiu similas al la berlina formato, kvankam pluraj el ili uzas pli altan formaton. En kelkaj kazoj, nur la larĝo de la gazeto ŝanĝis, kaj la alto restis la sama aŭ kvazaŭ la sama. Ekzemple, The New York Times kutimis uzi formaton karakterizitan de 559 mm de alto x 343 mm de larĝo, sed en 2008 mapligrandigis la alton de 559 mm al 305. Ĝi plu prezentas sin kiel grandformatan gazeton, kvankam ĝia dimensio pli similas al tiu de gazeto uzanta la berlinan formaton.

Aziaj gazetoj

La barata komerca taggazeto Mint, kiu rezultas de kunlaborado inter la barata amaskomunika organizaĵo Hindustan Times Media Limited (HTML) kaj The Wall Street Journal, estis unu el la unuaj gazetoj kiuj ekuzis la berlinan formaton, ekde la 1-an de februaro 2007. En Nepalo, la Nepali Times iĝis la unua kaj sola gazeto kiu uzas tiun formaton. En Pakistano, la anglalingva taggazeto Pakistan Today estas publikigata pere de la berlina formato. La israela gazeto Haaretz estas publikigata per tiu formato ekde la 18-an de februaro 2007.

Kvankam tre malofte uzata en la Manila Metropolo, la berlina formato estas la plej populara en Filipinoj. En Iloko, kelkaj el la famaj gazetoj uzantaj la berlinan formaton estas la Zigzag Weekly, la Nothern Dispatch - ankaŭ nomata Nordis - kaj la Nothern Philippine Times. En la Bisajoj, la Panay News (la plej diskonigata bisaja gazeto laŭ eldonkvanto) ankaŭ uzas tiun formaton. Kvankam ĝi ne estas publikigata por komercaj celoj, la oficiala publikaĵo de Caritas Manila uzas leĝere malpli grandan berlinan formaton.

En marto 2009, la sudkorea gazeto JoongAng Ilbo ekuzis la berlinan formaton, kaj iĝis la unua korea gazeto fari tion. Ankaŭ dum la sama monato, la turkaj gazetoj Gazete Habertürk kaj Zaman ekuzis variaĵon de tiu formato kun 350 mm de alto x 500 mm de larĝo. La 1-an de junio 2012, la plej grava anglalingva gazeto de UAE, Gulf News, ekuzis la berlinan formaton, iĝante la unua gazeto de la araba Mezoriento kiu faris tion.

Sudamerikaj gazetoj

Kelkaj sudamerikaj gazetoj kromnomis la "kompaktan" formaton kiel "Berliner" ("berlina" formato). Tiu formato estas pli simila al tabloida formato, estante iomete pli alta. La Buenos Aires Herald, argentina taggazeto fondita en 1876, uzis la berlinan formaton, samkiel La Nueva, gazeto de la provinco Bonaero. La kordoba gazeto La Voz ekuzis la berlinan formaton en 2016. La bolivia gazeto Los Tiempos de Koĉabambo ekestis publikigata per la berlina formato kaj tute kolore en ĉiuj paĝoj en oktobro 2017. Antaŭe, tiu gazeto estis publikigata per granda formato. La brazila taggazeto Jornal do Brasil, fondita en 1891, estis publikigata de la 16-an de aprilo 2006 ĝis la 31-an de aŭgusto 2010, kiam tiu gazeto ĉesis esti publikigata fizike kaj movis ĉiujn siajn aktivecojn al interreto. Komence, nur la kioska eldono estis publikigita per tiu formato, sed ĝi sukcesis ankaŭ ŝanĝi al la berlina formato la eldonon por abonantoj, kiu plu estis publikigata grandformate. En 2003, la ĉilia nacia gazeto La Tercera ŝanĝis sian tabloidecan formaton al la berlina formato. Lokaj gazetoj tra Ĉilio ankaŭ ekuzis tiun formaton, interalie El Mercurio de Valparaiso, la plej malnova ĉilia hispanlingva gazeto. La ĉilia gazeto La Cuarta, kiu antaŭe uzis la tabloidan formaton, ekuzis la berlinan formaton la 17-an de novembro 2017. La perua gazeto El Comercio, la plej grava nacia gazeto en Peruo, ŝanĝis la formaton de siaj semajnaj eldonadoj al la berlina formato en 2016. Ĝiaj finsemajnaj eldonadoj plu estas publikigataj grandformate.

Afrikaj gazetoj

En februaro 2010, la centjara maŭricia gazeto Le Mauricien ekuzis la berlinan formaton kun tutkolora enhavo, tiel iĝante la unua vespera nacia gazeto en la lando ekuzi tiun formaton.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. "The New Guardian: Intelligent Design in Newspaper - Digital Deliverance", www.digitaldelivrance.com, la 22-an de aŭgusto 2005
  2. Andra Leurdijk; Mijke Slot; Ottilie Nieuwenhuis (2012). "The Newspaper Publishing Industry" (PDF), Eŭropa Komisiono. Dokumento arkivita surbaze de la originalo la 13-an de novembro 2013.
  3. "The Berliner format", The Guardian, la 12-an de majo 2009