Antracito: Malsamoj inter versioj
Kani (diskuto | kontribuoj) Kreis novan paĝon kun "'''Antracito''' (de la greka ''ἄνθραξ'' [''ánzraks''] 'karbo' kaj -ito, sufikso uzata por nomi mineralojn) estas la minerala karbo plej Metamo..." |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 22:12, 18 jun. 2021
Antracito (de la greka ἄνθραξ [ánzraks] 'karbo' kaj -ito, sufikso uzata por nomi mineralojn) estas la minerala karbo plej metamorfigita, kiu prezentas pli grandan enhavon en karbono.[1] Ĝi estas de koloro nigra al ŝtala griza kun tre rimarkinda brilo.[1][2]
Estante seka kaj sen kalkuli cindrojn la maso de la antracito posedas 86% aŭ plie da karbono kaj 14% aŭ malpli da flugeblaj organikaj komponaĵoj.[1] Komparita kun aliaj karboj estas tre malmulte poluanta kaj de granda varmiga valoro (~35 MJ/kg).[1][3] Menciindas, ke ĝi ne diferencas multe pri enhavo de kalorioj el la majoritato de la bitumozaj karboj.[1] Kompare kun tiuj lastaj karboj la antracito ne makuligas se manipulita.[1] Ĝi elstaras el aliaj karboj ankaŭ pro sia malalta enhavo de humideco.[4]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 anthracite, Encyclopedia Britannica Academic Edition. Konsultita la 29a de junio 2012.
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajSNL
; $2 - ↑ Ciencias de la Tierra y del medio ambiente: Carbón. Konsultita la 3an de Aŭgusto 2012.
- ↑ Citaĵa eraro Malvalida etikedo
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomatajWorldcoal
; $2