Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto: Malsamoj inter versioj

muzeo en Italio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:03, 19 jun. 2021

La Muzeo pri Moderna kaj Nuntempa Arto de Trento kaj Rovereto (MART) (itale: Museo d'Arte Moderna e Contemporanea di Trento e Rovereto) estas muzea centro en la itala provinco de Trento. La ĉefa ejo estas en Rovereto kaj enhavas plejparte modernajn kaj nuntempajn artaĵojn, inkluzive de laboroj de Giorgio Morandi, Giorgio de Chirico, Antonio Rotta, Felice Casorati, Carlo Carrà kaj Fortunato Depero. Ankaŭ la domo de Fortunato Depero en Rovereto (konata kiel Casa d'Arte Futurista Depero) estas parto de la Muzeo.

La konstanta kolekto enhavas pli ol 15,000 artaĵojn, inkluzive de pentraĵoj, desegnaĵoj, gravuraĵoj kaj skulptaĵoj.

Historio

La MART ekestis en 1987 kiel aŭtonoma ento ene de la aŭtonoma provinco Trentino. Ĝi estis instalita en la Palazzo delle Albere en Trento.[1] La ideo vastigi la muzeon por kolekti unuflanke la arton de la granda trentina futuristo Fortunato Depero kaj aliflanke la heredaĵon de la Provinca Artmuzeo de Trento devenas de 1991, kaj estis ĉefe projekto de la tiama direktoro de la "Casa Museo Depero" de Rovereto Gabriella Belli.[2]

La 15-an decembro 2002 la nova sidejo de la MART en Rovereto estis malfermita al ĝenerala publiko.[3]

Arkitekturo de la konstruaĵo

La desegno de la nova konstruaĵo estis konfidita al la tiĉina arkitekto Mario Botta, kiu laboris kun la struktura inĝeniero Giulio Andreolli el Rovereto . Kvankam estis disponeblaj 29,000 kvadrataj metroj, la arkitekto renkontis la problemon ke la konstruejo troviĝis malantaŭ du grandaj urbaj domoj (palazzi) de la 18-a jarcento sur la historia Via Bettini. Li solvis la problemon sub la devizo "spaco por arto, ne spaco malgraŭ arto" per "panteono sen fasado". La trietaĝaj muzeĉambroj estas aranĝitaj ĉirkaŭ granda cirkla agora, kiu estas volbita je alteco de 25 metroj per vitra kupolo kun diametro de 40 metroj. Ĉi tiu agora povas gastigi eventojn kun ĝis 1200 vizitantoj.

La muzea spaco havas areon de 12 000 kvadrataj metroj, el kiuj la duono estas uzata kiel ekspozicia spaco, dum la resto estas rezervita por esplorado, biblioteko, la muzea butiko kaj kafejo. La konstrua tempo estis 5 jaroj, la totalaj kostoj sumiĝis al 50 milionoj da eŭroj.

  1. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  3. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (2012).