Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/07: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/07
 
e Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/07
Linio 5:
 
Dum la forma periodo, antaŭ la jaro 2000 a.n.e., startis la disvolvigo de la [[Agrikulturo#Historio|agrikulturo]] kaj la populacio fariĝis [[Malnomadismo|malnomada]] setliĝante en la unuaj domaroj. En la periodo antaŭklasika (ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e. ĝis la jaro 250 a.n.e.) disvolviĝis la unuaj kompleksaj socioj kaj oni ekkultivis la bazajn nutraĵojn de la majaa [[dieto]]: nome [[Zea mays|maizo]], [[fazeolo]], [[Cucurbita|kukurboj]] kaj [[Kapsiketo|kapsiketoj]]. La unuaj majaaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ la jaro 750 a.n.e. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. tiuj urboj posedis jam monumentan arkitekturon, enhavante grandajn templojn kun fasadoj de [[stuko]]. La [[Egiptaj hieroglifoj|glifa skribmaniero]] uziĝis ekde la 3-a jarcento a.n.e. En la malfrua antaŭklasika disvolviĝis grandaj urboj en la [[Petena Baseno]], kaj ekzemple [[Kaminaljuyu]] atingis elstarecon en la gvatemala altebenaĵo. Ekde ĉirkaŭ la jaro 250 a.n.e., la klasika periodo estis markita grandmezure per la starigo de monumentoj skulptitaj uzante la datojn de longdaŭra kalkulo. En tiu periodo disvolviĝis granda nombro de [[urbo-ŝtato|urboŝtatoj]] ligitaj inter si per kompleksa komercreto. En la malsupraj majaaj teroj aperis du grandaj rivalaj potencoj, nome [[Tikal]] kaj [[Calakmul]]. Okazis ankaŭ fremda interveno en la majaa dinastia politiko de la urbo [[Teotiŭakano]] de la centro de Meksiko. En la [[9-a jarcento]] okazis ĝenerala politika falo en la majaa centra regiono, kiu okazigis [[enlanda milito|enlandajn militojn]], abandonon de la urboj kaj loĝantarajn translokigojn (amasa migrado) al la nordo. Dum la postklasika periodo aperis [[Chichén Itzá]] en la nordo, kaj okazis la ekspansio de la [[Regno de Kumarkaj|kiĉea regno]] en la Gvatemala Altebenaĵo. En la [[16-a jarcento]] finfine alvenintoj de la [[Hispana Imperio]] konkeris la mezamerikan mondoregionon, kaj post longa serio de militkampanjoj la lasta majaa urbo perdis sian suverenecon en [[1697]].
 
La politika povo dum la klasika periodo centriĝis en la koncepto de la «dia reĝo», kiu agis kiel peranto inter la mortontoj kaj la supernatura medio. La monarkio estis kutime [[Hereda monarkio|hereda]] kaj [[Patro|patroflanka]], kaj la povo [[Unuenaskiteco|pasis al la unuenaskito]], kvankam foje ankaŭ virinoj plenumis la povon kiel regentoj de siaj neplenkreskaj filoj aŭ eĉ pro propra rajto. La majaa politiko estis dominata per sistemo de patroneco, kvankam la preciza politika kompono de regno variis el urboŝtato al urboŝtatoj. Ĝenerale ĉiu domaro havis tribestron, kiu respondecis antaŭ regiona senjoro (Ajaŭ) superkontrolita de dieca senjoro (Kuhul Ajaŭ) kaj en kelkaj okazoj kiel ĉe Tikal, estis eĉ supera reganto (reĝo de reĝoj) nome Kalomté. Ĉirkaŭ la malfrua klasika periodo, la aristokrataro estis konsiderinde pliigita kaj estis limigita la ekskluziva povo de la dieca reĝo.
 
La majaa civilizacio disvolvigis formojn de [[arto]] tre prilaboritaj kaj nekonataj de samtempaj kaj samkontinentaj kulturoj uzante kaj longdaŭrajn kaj nedaŭrajn materialojn, kiel ligno, [[jado]], [[obsidiano]], [[ceramiko]], monumentoj el ĉizita [[ŝtono]]], [[stuko]] kaj [[murpentraĵo]]j fajne kreitaj.
 
'''[[Majaoj|plena artikolo ...]]'''