Piero Soderini: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo}} '''Piero di Tommaso SODERINI''', konata ankaŭ kiel '''Pier Soderini''', (18-a de majo 1450 - 13-a de junio 1522), estis itala politikisto de F..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:32, 19 jun. 2021

Piero di Tommaso SODERINI, konata ankaŭ kiel Pier Soderini, (18-a de majo 1450 - 13-a de junio 1522), estis itala politikisto de Florenco.

Piero Soderini
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1450 (1450-05-18)
en Florenco
Morto 13-an de junio 1522 (1522-06-13) (72-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Respubliko Florenco
Familio
Frat(in)o Francesco Soderini
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr

En 1481 li jam estis prioro de la urbo, kaj poste li iĝis unu de la favorituloj de Lorenzo di Piero de' Medici, kiu nomumis lin en 1493 per la titolo de ambasadoro en Francio.

La florencanoj elektis lin porvia "gonfaloniere" en 1502, ĉar ili deziris havi pli grandan stabilecon al la respublikaj institucioj, kiuj estis restarigitaj post la forpelo de Piero de Medici kaj la martireco de Girolamo Savonarola.

Li enkondukis sistemon de naciaj milicoj por anstataŭi la eksterlandaj solduloj, kaj lia regado de la longa milito kontraŭ Pisa konkludis finfine en la konkero de tiu urbo fare de la florenca armeo en 1509. Dankema al Francia, kiu estis helpinta lin, li ĉiam restis favora al la francaj interesoj en la interna itala politiko. Sed en 1512 la Medici-oj, kun la helpo de hispana armeo revenis al Florenco, elpostenigis Soderini kaj sendis lin al ekzilo en Dalmatio, kie li restis ĝis la elekto de la papo Leono la 10-a, kiu alvenigis lin al Romo, kie li laboris por Florenco, kien li neniam revenis.

Bibliografio

  • Razzi, Silvano. Vita di Pier Soderini. Padua (1737)