194
redaktoj
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
{{Kunigu|Dugo}}
[[Dosiero:Fresh ayran.jpg|eta|freŝa ajrano kun ŝaŭmkrono]]
'''Ajrano''' ([[turka lingvo|turke]] ''ayran'' [[Internacia Fonetika Alfabeto|[ɑjˈrɑn]]]; [[Persa lingvo|perse]] دوغ ''dūgh'' [[Internacia Fonetika Alfabeto|[duːɣ]]]; [[Albana lingvo|albane]] ''dhallë''; [[Araba lingvo|arabe]] شنينة ''šinīna'') estas malvarma [[Jogurto|jogurt]]-bazita [[refreŝiga trinkaĵo]] kiu estas miksita kun [[salo]]. Ĝi estas populara en [[Irano]], [[Afganio]], [[Armenio]] kaj en aliaj landoj de [[Mezoriento]] kaj [[Kaŭkazo]]. Temas pri gasenhava likvo, do iom agresa al la palato.
Industrie farita ajrano enhavas krom akvo eventuale ankaŭ [[laktopermeato]]. Por fari ajranon oni kirlas jogurton kaj akvon en proporcio 2:1 ŝaŭme kaj aldonas salon (maksimume 2 %). Oni prenu grasan jogurton el [[ŝafinlako|ŝafinlakto]] aŭ [[bovinlakto]] kun acidigaj kulturoj (''[[Streptococcus salivarius subsp. thermophilus|Streptococcus thermophilus]]'' kaj ''[[Lactobacillus delbrueckii subsp. bulgaricus|Lactobacillus bulgaricus]]''). Kelktempe la trinkaĵo estas aromatigata kun [[citronmeliso]], [[nana-mento]] aŭ [[baziliko]]. Ankaŭ ekzistas ajrano kun fruktsuka gusto.
En la kamparaj regionoj de [[Turkio]] laŭtradicie oni bonvenigas gaston per glaso da ajrano.
{{Projektoj}}
|
redaktoj