Grandprinco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
 
Linio 3:
En kelkaj lingvoj (ekzemple angla, franca) oni tradicie uzas la vorton por [[grandduko]] ankaŭ por '''[[grandprinco]]''' (ekz-e de [[grandduklando Moskvo|Moskvo]] aŭ [[grandduklando Litovio|Litovio]]); en aliaj lingvoj (ekzemple germana, nederlanda kaj skandinaviaj lingvoj) oni distingas inter tiuj du titoloj. (Komparu [[:de:Großfürst]], [[:en:Grand prince]]).
 
Historie '''ĉefprinco''' estis titolo de la ĉefo de princa gento (klano), kiu gento estis kolektiva suvereno de pli-malpli loza konfederaĵo da princujoj. Ekzemple la [[Kieva Regno]] estis komuna posedaĵo de la [[Rurikidoj]], la ĉefa princa trono estis en Kievo, kaj post la morto de ĉefprinco lin sukcedis lia frato pro la [[heredo laŭ pliaĝeco]], ŝanĝanta sian duarangan tronon je la ĉeftronon Kievan (kaj lian duarangan tronon okupis la sekva princo en la vico) poste venis la vico de la filoj (kaj nevoj). Do, la ĉefprinco estis la ĉefa inter la principe egalaj princoj.
 
Sed jam en la [[12-a jarcento]] komenciĝis disfalo de tiu sistemo, kaj aperis periferiaj ĉefurboj (kaj ĉefprincujoj kaj ĉefprincoj) — la ĉefprincujoj Vladimira, Galiĉa, Ĉernigova ktp. En kelkaj el ili (precipe en la Moskva, kiu sukcedis al la Vladimira), establiĝis la [[unuenaskiteco|primogenitura sukcedo]], kaj la ĉefprinco iĝis unupersona monarko; logika sekvo estis ŝanĝo de la titolo je ''caro'' (t.e. imperiestro).
 
'''Grandprinco''' do iĝis titolo de suverena reganto de iu "grandprinclando" (aŭ [[grandduklando]] se oni ne distingas la du titolojn), sed tiaj grandprinclandoj jam de longe ne plu ekzistas. La lastaj tiel nomataj "grandprinclandoj" malaperis en [[1917]] kaj [[1918]], sed jam antaŭ tio la grandprinclandoj [[grandduklando Litovio|Litovio]], [[grandprinclando Finnlando|Finnlando]] kaj [[Transilvanio]] estis partoj de aliaj, pli grandaj monarĥiaj regnoj ([[Pollando-Litovio]], [[Rusa imperio]] kaj [[Aŭstrio-Hungario]]), kaj la titolo "grandprinco" estis nura aldona titolo por monarĥoj jam havantaj pli altan (reĝan/caran aŭ imperiestran) titolon.