Caro-bombo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 7207406 de Alifono (kontribuoj, diskutpaĝo) // ukazo estas normala esperanta vorto, rigardu ekzemple en ReVo https://www.reta-vortaro.de/revo/dlg/index-1g.html#ukaz.0o
Etikedo: Malfaro
Linio 6:
 
== Konstruo ==
La bombo estis konstruita laŭ persona ''ukazo'' (?) de Ĥruŝĉov en rekorde mallonga tempo - la tuta proceso de planado kaj konstruado daŭris nur 112 tagoj. La eksplodo de bombo estis triŝtupa: la "normala" nuklea eksplodo startis termonuklean proceson de dua ŝtupo, kaj ĝi, siavice, instigis la trian ŝtupon. La ŝeloj de kapsuloj kun termonuklea estis kreitaj el [[uranio]], en kiu dum la eksplodo, pro influo de [[neŭtrona radiado]], komencis [[ĉena reakcio]] kaj do tio pligrandigis energion de la eksplodo. Unu el celoj de testo de la bombo estis testo de plurŝtupa modelo de termonuklea eksplodo. La sukceso de la testo signifas, ke principe eblas krei termonuklean eksplodilon de nelimigita forto.
 
Unue, la fizikistoj planis konstrui bombon kun maso de 40 [[tuno]]j (eksplodkapablo, do, estus egala al 100 megatunoj de [[TNT]]), sed la kreantoj de [[bombaviadilo]] [[Tupolev Tu-95]], kiu tenu la bombon al testa areo, asertis ke la aviadilo ne povas teni tiel grandan pezon. Do, la fizikistoj decidis redukti la mason de bombo ĝis 20 tunoj. Por tio, unu el uraniaj ŝeloj estis anstataŭigita per la [[plumbo|plumba]] kaj la eksplodforto malkreskis ĝis 50 megatunoj de TNT). Por tiu varianto aviadil-inĝenieroj sukcesis krei modifon na Tu-95, kiu povis teni ĝin. La bombo ricevis kodnomon ''Ivan'', kaj la modifita bombaviadilo Tu-95-202 aŭ Tu-95V.