Quilapayún: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
{{Informkesto muzika artisto}}
{{Informkesto homo}}
'''Quilapayún''' ([kilapaĜUN], de la [[mapundungun]] ''kila'', 'tri', kaj ''payún'', 'barboj') estas [[Ĉilio|ĉilia]] bando de [[Popola muziko]], kiu formis parton de la movado nomita "Nueva Canción Chilena" ([[Nova Ĉilia Kanto]]) dum la 1960-aj jaroj kaj kiu plue sekvas en aktiveco. La origina triopo estis formita de Julio Carrasco, Julio Numhauser kaj Eduardo Carrasco. Poste aliĝis Patricio Castillo (intermite ĝis 1970) kaj poste definitive Carlos Quezada, Willy Oddó, Hernán Gómez kaj Rodolfo Parada. Quilapayún integris kiel arta direktoro [[Víctor Jara]], kun kiu ili adoptis ludan stilon kiu famigos ilin elstare per barboj kaj nigraj [[ponĉo]]j.
 
En 1968 ili registris la LP ''X Vietnam'' en kiu adoptis stilon kiu iĝos modelo de la revolucia popolkanto. En 1970 ili registris la ''Cantata de Santa María de Iquique'', de Luis Advis, kiu iĝis majstroverko de la ĉilia muziko kaj modelo por verkoj similtipaj tra tuta [[Hispanameriko]]. Dum la regado de [[Salvador Allende]] ili estis nomumitaj kulturaj ambasadoroj, kaj turneis tra Eŭropo kun granda sukceso ankaŭ en [[Argentino]] kaj [[Urugvajo]]. En tiu epoko ili alternas kantojn kaj aliajn verkojn apoge al la reĝimo de la Unidad Popular kaj de atako al la konservativulaj sektoroj per verkoj kiel «Quilapayún 5».