17-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 45:
* [[1956]]: [[Stalinismo]]: en [[Varsovio]] estis subskribita pakto inter registaroj de [[Pola Popola Respubliko]] kaj [[Sovetunio]] pri "[[patrio|repatriigo]]" de [[poloj]] el [[anekso|aneksitaj]] [[Orientaj Limregionoj]] kaj jura statuso de la restanta en Pollando [[Ruĝa Armeo]] laŭ kiu ĉirkaŭ 65 mil sovetaj soldatoj rajtis ĉeesti
* [[1959]]: [[Raketo|Raketa]] Armeo de [[Strategio|Strategia]] Destino kreita en [[Sovetunio]]
* [[1961]]: [[Barato]] aneksis portugalajn [[enklavo]]jn: [[Goao]], Daman kaj Diu
* [[1963]]: [[Park JungHee]] iĝis prezidento de [[Sud-Koreio]]
* [[1970]]: [[Pola ribelo de Decembro 1970|Pola Decembro]]: dum stratbataloj de Nigra Ĵaŭdo en [[Gdynia]] pereis 16 personoj, en [[Szczecin]] estis bruligita Vojevodia Komitato de [[Pola Unuiĝinta Laborista Partio]] kaj ekzekutita soldato, kiu rifuzis pafi al homoj, aliaj [[tumulto]]j okazis en [[Słupsk]] kaj [[Elbląg]] - entute dum la semajno 27 mil [[soldato]]j de pola popola armeo mortigis 45 personojn, vundis 1165 (en tio 154 pro pripafo ankaŭ de [[helikoptero]]j), oni uzis 550 [[tanko]]jn, 80 mil ujojn kun [[gaso]], bruliĝis 19 objektoj, en tio 2 partiaj domoj - ĝis nun neniu estis kulpigita pro la [[masakro]] de [[laboristo]]j
* [[1973]]: [[Italio]]: [[palestinanoj|palestina]] terorista komandanto atakis [[Fiumicina Flughaveno Leonardo da Vinci|flughavenon Fiumicino]] kaŭzante, krom konsiderindaj damaĝoj, la morton de 32 homoj kaj vundon de 15
* [[1973]]: [[Usona Asocio pri Psikiatrio]] forigis [[samseksemulo]]jn de la listo de [[mensa malsano|mensmalsanuloj]]