26-a de junio: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
* [[Dua mondmilito]]
** [[1940]]: [[Pola ekzila registaro]] unuafoje, post evakuo de [[Francio]], kunsidis en [[Londono]]; [[Sovetunio]], surbaze de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]], prezentis al rumana sendito en [[Moskvo]] [[ultimato]]n kun postulo redoni [[Besarabio]]n kaj nordan [[Bukovino]]n - akceptita de la [[Reĝlando de Rumanio]] la 28-an de junio; Sovetunio enkondukis okhoran [[labortago]]n, septagan [[laborsemajno]]n kaj kriman respondecon pro malfruiĝo al la [[laboro]] (21 minutoj); malvalidiĝo de soveta revolucia [[kalendaro]] favore al la [[gregoria kalendaro]]; Sarzau apud [[Vannes]]: komandanto de Memstara Brigado de [[Podhale]]-pafistoj [[brigada generalo]] Zygmunt Bohusz-Szyszko ordonis al la taĉmentoj enterigi [[armilo]]jn kaj en etaj grupoj trairi al sudo de Francio; [[Mediteraneo]]: komenco de sistemaj atakoj de itala 2-a aviada skadro al [[Malto]]
** [[1941]]: Unua [[soveta okupado de Pollando]]: laŭvica tago de la [[malliberejaj masakroj de NKVD en Lvovo]]; [[malliberejaj masakroj de NKVD]] komenciĝis en [[okupado|okupataj]] Brzeżany (nun en [[Ternopila provinco]]) per murdo de 174 enprizonigitoj (laŭ polaj fontoj 200 ĝis pli ol 300) kaj en Dobromil (nun en [[Lviva provinco]]), 500-1000 viktimoj murditaj per [[martelo]]j kaj aliaj malakriloj, ĉefe poloj kaj ukrainoj
** [[1942]]: [[Germana okupado de Pollando]]: estro de distrikto en [[Dębica]] decidis pri [[ekziligo]] de polo Józef Schwakopf pro rifuzo akcepti germanan naciecon; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el [[distrikto Grójecki]] senarmigis germanan gardejon en [[bieno]] - oni akiris 4 [[maŝinpafilo]]jn, kelke da [[fusilo]]j, 4 [[pistolo]]jn, 20 [[grenado (eksplodaĵo)|grenadojn]]; Londona [[BBC]] disaŭdigis pri [[holokaŭsto]] de polaj [[judoj]] surbaze de [[konspiro|konspiraj]] materialoj kolektitaj de Emanuel Ringelblum en [[Varsovia geto]] kaj transdonitaj helpe de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]]; [[Bulgario]]: en [[Sofio]] Supera Kampa [[Kortumo]] verdiktis pri politikaj elmigrintoj (la proceso komencita la 9-an de junio): el 27 juĝitoj 19 oni kondamnis al [[mortpuno]], 7 al dumviva mallibero kaj 1 al 15 jaroj, verdiktoj pri la morto estis plenumitaj la saman tagon; nokte [[Luftwaffe]] atakis [[Norwich]]
** [[1943]]: [[ordnungspolizei|Germanaj policoj]] pafmortigis en [[distrikto Lubelski]] 25 personojn, en [[Myślenice]] 24 kaj en aliaj 7 lokoj 65 (en tio 2 vivbruligis kaj 7 [[murdo|murdis]] pro kaŝo de [[partizano]]jn); [[Volinia masakro]]: [[ukrainoj]] murdis en distrikto [[Lucko]] 18 [[poloj]]n; regopovoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] malfondis organizaĵon de civilaj [[germanoj]]; [[Pola Rezistomovado]]: en [[Pińczów]] 2 taĉmentoj de KB kaj de [[Pola Enlanda Armeo]] detruis varbejon pri trudlaboro kaj poste [[segejo]]n; EA reakiris el transporto 8 malliberulojn veturigataj de [[Garwolin]] al [[Varsovio]]; en svisa [[Vinterturo]] okazis ekspozicio de dekkelkaj polaj artistoj kaj en [[Herisau]] publika koncerto de pola muziko; en [[Tokio]] Kunordiga Komitato agnoskis programon pri "[[sendependeco]]" de [[okupado|okupataj]] [[Filipinoj]]
|