26-a de junio: Malsamoj inter versioj

113 bitokojn forigis ,  antaŭ 5 monatoj
** [[1940]]: [[Pola ekzila registaro]] unuafoje, post evakuo de [[Francio]], kunsidis en [[Londono]]; [[Sovetunio]], surbaze de la [[pakto Ribbentrop-Molotov]], prezentis al rumana sendito en [[Moskvo]] [[ultimato]]n kun postulo redoni [[Besarabio]]n kaj nordan [[Bukovino]]n - akceptita de la [[Reĝlando de Rumanio]] la 28-an de junio; Sovetunio enkondukis okhoran [[labortago]]n, septagan [[laborsemajno]]n kaj kriman respondecon pro malfruiĝo al la [[laboro]] (21 minutoj); malvalidiĝo de soveta revolucia [[kalendaro]] favore al la [[gregoria kalendaro]]; Sarzau apud [[Vannes]]: komandanto de Memstara Brigado de [[Podhale]]-pafistoj [[brigada generalo]] Zygmunt Bohusz-Szyszko ordonis al la taĉmentoj enterigi [[armilo]]jn kaj en etaj grupoj trairi al sudo de Francio; [[Mediteraneo]]: komenco de sistemaj atakoj de itala 2-a aviada skadro al [[Malto]]
** [[1941]]: Unua [[soveta okupado de Pollando]]: laŭvica tago de la [[malliberejaj masakroj de NKVD en Lvovo]]; [[malliberejaj masakroj de NKVD]] komenciĝis en [[okupado|okupataj]] Brzeżany (nun en [[Ternopila provinco]]) per murdo de 174 enprizonigitoj (laŭ polaj fontoj 200 ĝis pli ol 300) kaj en Dobromil (nun en [[Lviva provinco]]), 500-1000 viktimoj murditaj per [[martelo]]j kaj aliaj malakriloj, ĉefe poloj kaj ukrainoj; en [[Minska regiono]] oni pafmortigis ĉ. 100 enprizonigitojn, evakuitaj de Wołożyn (dekkelkaj fuĝis) - tragedio de Czerwień: dum la [[marŝo de morto]] el Minsko pereis 5-7 mil poloj, belorusoj kaj litovoj, al Czerwień aliris ĉ. 2 mil, antaŭurbe oni pafmortigis kelkcent personojn; kvina tago de [[fulmomilito|fulmomilita]] [[Operaco Barbaroso|germana invado al Sovetunio]]: 8-a Kirasita Divizio konkeris [[Daugavpils|Dyneburg]], 57-a Kirasita Korpuso tra [[Maladzeĉna|Mołodeczno]] atingis [[Minsko]]n kaj konkeris [[Sluck]], germanaj taĉmentoj ekbatalis pri [[Rigo]], 24-a Kirasita Korpuso konkeris [[Babrujsk]], [[Holokaŭsto]]: post konkero de [[Šiauliai]] germanoj pafmortigis ĉ. mil lokajn judojn; en pola [[militkaptito|militkaptitejo]] en Pravieniŝkes (inter [[Kovno]] kaj [[Kaišiadorys]]) [[NKVD]] masakris 477 personojn; soveta [[Bombardado de tiam hungara urbo Kassa|bombado de Kassa/Košice]] okazis kune kun [[mitralo|mitralado]] de la trajno veturanta de [[Kőrösmező]] al Raho - sekvantan tagon la hungara registaro de [[László Bárdossy]] [[militdeklaro|deklaris militon]]; papo [[Pio la 12-a]] en letero al pola prezidento en ekzilo menciis ke nenion malzorgis rilate al materia kaj spirita helpo al la [[poloj|pola nacio]]; [[Svedio|svedaj]] regopovoj armile prenas tri polajn [[ŝipo]]jn "Ryś" ([[Linko]]), "Sęp" ([[Vulturo]]) kaj "Żbik" ([[Sovaĝa kato]]) internigitaj tie [[invado en Pollandon|septembre 1939]]; [[Bulgario]]: unua [[partizano|partizana]] taĉmento establiĝis en Razlog, komandata de Nikola Parapunov
** [[1942]]: [[Germana okupado de Pollando]]: estro de distrikto en [[Dębica]] decidis pri [[ekziligo]] de polo Józef Schwakopf pro rifuzo akcepti germanan naciecon; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj el [[distrikto Grójecki]] senarmigis germanan gardejon en [[bieno]] - oni akiris 4 [[maŝinpafilo]]jn, kelke da [[fusilo]]j, 4 [[pistolo]]jn, 20 [[grenado (eksplodaĵo)|grenadojn]]; Londona [[BBC]] disaŭdigis pri [[holokaŭsto]] de polaj [[judoj]] surbaze de [[konspiro|konspiraj]] materialoj kolektitaj de Emanuel Ringelblum en [[Varsovia geto]] kaj transdonitaj helpe de [[Pola Partizana Ŝtato|Pola Subtera Ŝtato]]; [[Bulgario]]: en [[Sofio]] Supera Kampa [[Kortumo]] verdiktis pri politikaj elmigrintoj (la proceso komencita la 9-an de junio): el 27 juĝitoj 19 oni kondamnis al [[mortpuno]], 7 al dumviva mallibero kaj 1 al 15 jaroj, verdiktoj pri la morto estis plenumitaj la saman tagon; nokte [[Luftwaffe]] atakis [[Norwich]]
** [[1943]]: [[ordnungspolizei|Germanaj policoj]] pafmortigis en [[distrikto Lubelski]] 25 personojn, en [[Myślenice]] 24 kaj en aliaj 7 lokoj 65 (en tio 2 vivbruligis kaj 7 [[murdo|murdis]] pro kaŝo de [[partizano]]jn); [[Volinia masakro]]: [[ukrainoj]] murdis en distrikto [[Lucko]] 18 [[poloj]]n; regopovoj de [[Ĉefgubernio|Ĝenerala Gubernio]] malfondis organizaĵon de civilaj [[germanoj]]; [[Pola Rezistomovado]]: en [[Pińczów]] 2 taĉmentoj de KB kaj de [[Pola Enlanda Armeo]] detruis varbejon pri trudlaboro kaj poste [[segejo]]n; EA reakiris el transporto 8 malliberulojn veturigataj de [[Garwolin]] al [[Varsovio]]; en svisa [[Vinterturo]] okazis ekspozicio de dekkelkaj polaj artistoj kaj en [[Herisau]] publika koncerto de pola muziko; en [[Tokio]] Kunordiga Komitato agnoskis programon pri "[[sendependeco]]" de [[okupado|okupataj]] [[Filipinoj]]
** [[1944]]: Malvenko de polaj [[partizano|partizanaj]] taĉmentoj, amasiĝintaj [[Ribelo de Zamość|pro la germana teroro]], en batalo de Osuchy (proksime al [[Biłgoraj]]) - la plej granda [[partizano|partizana]] batalado kontraŭ germanoj; pli ol 100 personoj pereis kaj 60 vundiĝis en erara atako de [[reĝa aerarmeo]] kontraŭ neŭtrala [[San-Marino]]; usona 15-a Aviada Armeo (550 [[bombaviadilo]]j) atakis celojn en [[Hungario]] kaj [[Aŭstrio]]; [[Orienta Fronto (Dua mondmilito)|Orienta Fronto]]: en [[Belorusio]] trupoj de 1-a Apudbalta Fronto kaj 3-a Belorusa Fronto liberigis [[Vitebsk]]on kaj batalis kontraŭ ĉirkaŭita malamiko; trupoj de 1-a BF liberigis [[Ĵlobin|Żłobin]]
Sennoma uzanto