Literatura salono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Hôtel de Rambouillet
Linio 1:
[[Dosiero:DeTroy.jpg|thumb|300px|''Legado de [[Molière]]'' fare de [[Jean-François de Troy]], ĉ. [[1728]]]]
'''Literatura salono''' estas neformala kunveniĝo da intelektuloj kaj intelektulinoj en kultura, ofte monduma medio, cele al la diskutado de tiamaj aktualaĵoj, [[filozofio]], [[literaturo]], [[moralo]], ktp. La esprimo "Literatura salono" ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Salon littéraire'') aperis en la [[17-a jarcento]], sed tiaj kunveniĝoj estas ankaŭ pli simple difineblaj kiel kluboj aŭ grupoj.
 
La unua fama salono en Francio estis la ''Hôtel de Rambouillet'' ne malproksime de la [[Luvro|Palaco du Luvro]] en [[Parizo]], kiun ĝia gastigantino, romdevena Catherine de Vivonne, markizino de Rambouillet (1588–1665), funkciis de 1607 ĝis ŝia morto. Ŝi starigis la regulojn pri [[Etiketo (reguloj)|etiketo]] de la salono, kiuj similis la pli fruajn kodojn de itala [[kavalireco]].
 
Antaŭ la reĝado de [[Ludoviko la 14-a]] ekzistis ne salonoj sed "literaturaj grupoj". La plej fama estis tiu de [[François de Malherbe]], kies kreadon laŭdis [[Nicolas Boileau]]. En tiaj salonoj progrese disvolviĝis la kutimo de kunparolado, kiu restas tipa de la franca kulturo.