Eŭropa Unio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 368:
 
Tiel ofte preferendas konsideri Eŭropunion kiel ''[[Sui generis|sui generis]]''-a<ref>Joël Thalineau, ''« La France, collectivité locale de l'Union européenne »'', Revue politique et parlementaire, N° 979,‎ 1995.</ref> ento, formantan kategorion memstare kaj ne kongruantan en iun alian. La [[germanoj]], [[aŭstroj]] kaj [[Germanlingva Belgio|germanlingvaj belgoj]] donas al ĉi tiu speco de strukturo la nomon ''"staatenverbund"'', germanlingva termino tradukebla je ''"plurnivela regado"''<ref>Claus Dieter Classen, Die demokratische Legitimation der Tätigkeit Internationaler Organisationen, 2008, pdf (lire en ligne [http://archive.wikiwix.com/cache/display2.php/Demokratische_Legitimation_Internationaler_Organisationen.pdf?url=http%3A%2F%2Fwww.cloeser.org%2Fpub%2FDemokratische_Legitimation_Internationaler_Organisationen.pdf arkivo])</ref>: kiel en federacio, ekzistas ento supera al ŝtatoj; sed kvankam la kompetentoj de EU en iuj kampoj estiĝas pro suverena transdono, la membroŝtatoj restas unuecaj (krom se ili jam estas federaciaj kiel Germanio, Aŭstrio aŭ Belgio)<ref>[https://www.bundesverfassungsgericht.de/entscheidungen/es20090630_2bve000208.html Juĝo de Lisbono] ([http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=http%3A%2F%2Fwww.bverfg.de%2Fentscheidungen%2Fes20090630_2bve000208.html arkivo])</ref>. Por Robert Schütze, Eŭropa Unio rompas kun la eŭropa jura tradicio, bazante sian funkciadon sur la ideo de "dividita suvereneco", kiu estas kombinaĵo de la nacia kaj internacia niveloj. Tiusence Eŭropa Unio ne estus federacia ŝtato, nek konfederacio, sed "federacio de ŝtatoj"<ref>Schütze, Robert, ''European constitutional law'' ([[ISBN]] 978-1-316-50394-2, 1316503941 et 9781107138865, [[Reta Komputila Biblioteka Centro|RKBC]] 920017318, [https://www.worldcat.org/title/european-constitutional-law/oclc/920017318 legi rete] [http://archive.wikiwix.com/cache/index2.php?url=https%3A%2F%2Fwww.worldcat.org%2Foclc%2F920017318 arkivo]), ĉap. 2 (''« Constitutional Nature »'').</ref>.
 
La konduto de EU ĉiam hezitis inter interregistara vojo (kie la ŝtatoj konservas ĉiujn siajn privilegiojn) kaj federacia vojo (kie parto de la suvereneco de la ŝtatoj estas delegita al la Unio). En la unua kazo, komunumaj decidoj fakte estas traktatoj inter ŝtatoj kaj tial devas esti prenitaj unuanime. Ĉi tiu modelo, proksima al la principo de klasikaj interregistaraj organizaĵoj, estas defendata de la "[[Eŭroposkeptikismo|eŭroskeptika]]" fluo, por kiu nur ŝtatestroj havas la demokratian legitimecon reprezenti siajn civitanojn kaj la nacioj devas regi la instituciojn de la Unio. La dua kazo respondas al la modelo defendita de la "[[Eŭrofilio|eŭrofilia]]" fluo de [[Eŭropa federaciismo|federaciistoj]], kiuj opinias, ke la institucioj devas rekte reprezenti la civitanojn kaj ke la metodoj de decidado en la institucioj devas esti adaptitaj laŭ la pligrandigoj de EU<ref>[https://www.diplomatie.gouv.fr/IMG/pdf/FD001353.pdf Debato: la ecoj de EU] ([http://archive.wikiwix.com/cache/display2.php/FD001353.pdf?url=http%3A%2F%2Fwww.diplomatie.gouv.fr%2Ffr%2FIMG%2Fpdf%2FFD001353.pdf arkivo]) ĉe la retejo de la [[Ministerio pri eksteraj aferoj (Francio)|france ministerio pri eksteraj aferoj]] (konsultita la 30-a de marto 2015)</ref>.
 
== Lingvoj ==