Menestrelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
inoj: Tiu ĉi enhavo estas de la Esperanta Retradio, artikolserio Virinoj en muziko (23) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.
eNeniu resumo de redakto
Linio 14:
Parencaj temoj estas [[aedo]], [[bardo]], [[rapsodo]], [[skaldo]].
 
== La menestrelinoj, Maria Perez Baltejra (La Baltejra) ==
Dum la Mezepoko disvolviĝis kiel ĉefa muzikstilo la religia, komponata kaj aŭdata en [[Monaĥejo|monaĥejoj]] kaj [[Beginejo|beginejoj]], por akompani la [[Meso (diservo)|mesojn]] kaj preĝojn, por pliproksimigi la animon al Dio. En ĝi ludis grandan rolon multaj virinoj, [[Monaĥino|monaĥinoj]], kaj beginoj.
 
Samtempe, for de la muroj de [[Konvento|konventoj]], monaĥejoj kaj [[Eklezio|eklezioj]], aŭdiĝis [[sekulara]] muziko ludata de [[Trobadoro|trobadoroj]] kaj trobadorinoj de altaj sociaj tavoloj. Ili dediĉis sin al [[Komponado (muziko)|komponado]] kaj prezentado de siaj verkoj en la [[Aristokratio|aristokrataj]] kaj [[Kortego|kortegaj]] rondoj.
 
La plej oftaj temoj de tiuj tekstoj estis [[Ĝentileco|ĝentila]] vivo, specife pri amaj aferoj, la kodoj de [[kavalireco]] kaj bonegaj heroaj [[Legendo|legendoj]], kiuj altigis la [[Moralo|moralon]], kuraĝon kaj honoron de [[Mezepoko|mezepokaj]] [[Kavaliro|kavaliroj]]. Tiuj prezentadoj de la trobadoroj havis precipe distrajn celojn, ne profesiaj. [[Komponi]], verki [[Verso|versojn]], [[Poemo|poemojn]] estis dignaj kaj honorigaj aktivecoj. Sed ludi muzikilojn ne estis aferoj por korteganoj! Tion faris aliaj artistoj: la menestreloj, kiujn la trobadoroj dungis por akompani ilin en iliaj prezentaĵoj. Tiamaniere socie pli malfavoraj, sed kreemaj kaj kapablaj artistoj, eniris en la altajn rondojn de riĉaj, gravaj personecoj, La menestreloj aperis en urboj kaj vilaĝoj por distri kaj amuzi la malaltajn sociajn klasojn en la kruda kaj intensa mezepoka vivo. Ili ja estis profesiaj muzikistoj kiuj ricevis salajrojn por [[Spektaklo|spektakli]] siajn artojn sur strataj [[Podio|podioj]], en [[Trinkejo|trinkejoj]] aŭ kiel allogaĵoj ĉe festoj kaj [[Bankedo|bankedoj]] de reĝoj kaj nobeloj.
 
Ili estis vojaĝantaj artistoj, kiuj [[Parkera aranĝo|parkerigis]] la kantojn kreitajn de trobadoroj, aŭ kantis temojn de populara tradicio. Foje ili aliĝis al [[Karavano|karavanoj]] de forirantoj al kiuj ĝojis kantante kantojn, ludante instrumentojn aŭ prezentante ĉiajn [[Akrobatado|akrobataĵojn]]. Plejofte ili lertis en pluraj el tiaj artoj, tiel oni nomis ilin ankaŭ [[Ĵonglado|ĵonglistojn]], kion oni povus traduki kiel ‘ŝerculo’‘[[Ŝerco|ŝerculo]]’ ĉar la uzado de la [[satiro]] kaj ridindeco estis ofta en la ĵongladoj. Dank' al ili ekdiskoniĝis aro da [[Epopeo|epopeaj]] kaj popularaj poemoj el la [[Paganismo|pagana]] tradicio.
 
Do, la sekulara populara muziko havis du grandajn ĉefrolulojn, kiuj forte influis en la mondo de la kulturo kaj lingvo de la socio. La trobadoroj kaj la menestreloj sin dediĉis al kreado kaj [[interpretado]] de kantitaj versoj per kiuj ili disvastigis la lingvon kaj la historion de ĉiu popolo. Ankaŭ ili diskonigis la novaĵojn venintajn de foraj frontoj kie ajn la [[Krucmilitoj|Krucmilito]] batalis.
 
En ambaŭ kolektivoj partoprenis multaj virinoj kiuj akompanis la artojn de siaj kunuloj aŭ ili mem fariĝis grandaj artistinoj de spektakloj.
 
Unu el la plej konataj menestrelinoj estis María Perez Baltejra aŭ pli bone konata kiel Maria La Baltejra. Ŝi estis galega muzikistino kaj dancistino de la XIII[[13-a jarcento]] kiu ĝuis rimarkindan popularecon ĉe la kortego de [[Alfonso Xla 10-a (Kastilio)|Alfonso la 10-a]] ‘la Saĝa’.
 
Malmultaj datumoj oni konas de ŝia vivo kaj de ŝia arta kariero. Plej multaj el la datumoj devenas de dokumento subskribita kun la monaĥejo de Sobrado en [[1257]], en kiu ŝi vendis [[Bieno|bienon]] kontraŭ dumviva lupago, protekto kaj loko por esti [[Entombigo|entombigita]].
 
La alia fonto de informo pri ŝi estas la priridaj, mokaj kantoj kiujn komponis pli ol 12 trobadoroj, ĵonglistoj kaj inkluzive Alfonso X-a mem.
 
Tiaj primokaj kantoj estas dediĉitaj al kantistino, dancistino kaj muzikistino, postvivanta en mondo malfavora al la virina kondiĉo. La partopreno en tiu vira medio estis la bazo de la negativa vidpunkto maljuste kantita de la [[Galegio|galeg]]-[[Portugalio|portugalaj]] trobadoroj.
 
Maria Baltejra probable naskiĝis en [[La Korunjo]], [[Galicio]], kie ŝi havis domon kaj heredis bienon.
 
Ŝi aperas unue en la kortego de [[Ferdinando la III3-a (Kastilio)|Ferdinando la 3-a]] sed komencas brili pro ŝiaj skandaloj dum la regado de lia filo, Alfonso X-a, en kies kortego ŝi ludis sian arton, inter la jaroj [[1257]] kaj [[1267]], kiel indikas Ramón Menéndez Pidal.
 
Ŝi estis virino kiu preferis la vivon en libereco, plena de aventuroj, sen ligoj, sen limoj. Per la kantoj kiujn ŝi inspiris oni povas scii ke La Baltejra plenumis sian promeson [[Pilgrimado|pilgrimi]] al la [[Sankta Lando]] ĉirkaŭ [[1257]] dum la krucmilito. Ŝia reveno estis salutita per kantoj de ŝerco kaj mokado de viroj kiuj enviis ŝian kuraĝon kaj decidemon. Specife, la trobadoro Pedro da Ponte kiu kantis: “Nia krucmilitisto María Pérez jam venis de eksterlando, tiel ŝarĝita de indulgoj, ke ŝi ne eblas trovi la ĝustan pozon per la pezo (de la indulgoj)…”
 
Estas ankaŭ konata, ke ŝi rilatis kun la [[Maŭroj]] kaj ke ŝi povus agi kiel agento de Alfonso X-a, solvante aŭ mildigante politikajn obstaklojn per siaj ĉarmoj.
 
Alia bildo, kiu venis al ni pri La Baltejra, priskribas ŝin kiel lertan ludanton, probable en Murcio, sur la militfronto. Unue ŝi ŝajnigis perdi la ludon kaj poste, surprize senmonigis la alian.
Linio 47:
La dancaj kaj kantaj kapabloj de ĉi tiu virino estis la ŝlosilo kiu malfermis al ŝi la pordojn de la kortego.  Kurioze, el la mokaj versoj kiujn pri ŝi tiuj viroj verkis, neniu mencias ŝian arton, nur ŝian liberan vivmanieron. La fakto ke neniu mokas pri ĝi, eble estas pruvo pri la valoro de ŝia arta kvalito.
 
Pli ol 12 [[Kanzono|kanzonoj]] estis dediĉitaj al Maria Perez Baltejra, kio atestas ke ŝi estis la plej populara menestrelino de la XIII-a jarcento kaj unu el la malmultaj, kies nomo transdaŭris.
 
Tiu ĉi enhavo estas de la [[Esperanta Retradio]], artikolserio Virinoj en muziko (23) verkita de Sonia Risso el Urugvajo.