25-a de decembro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 60:
** [[1942]]: [[Pola Rezistomovado]]: en [[Varsovio]] sur [[pordo]]j de kelkaj [[preĝejo]]j aperis [[flugfolio]]j ke ĉi-jare ne estos [[kripo]]j, ĉar ''[[Sankta Josefo]] estas en [[geto]], [[Dipatrino]] en [[Nazareto]], [[Herodo la Granda|Herodo]] en [[Berlino]] kaj [[azeno]] en [[Romo]]''; en [[malliberejo]] en la [[Kastelo de Lublin]] troviĝis 2527 personoj; [[Nord-Afrika kampanjo]]: [[avangardo]]j de brita 8-a Armeo okupis [[Sirto]]n
** [[1943]]: En [[Poznań]] dum [[Kristnasko]] ĉirkaŭ 400 polaj [[infano]]j spektis [[konspiro|konspiran]] [[pupteatro]]n; [[Ordnungspolizei|germana polico]] pafmortigis en [[sovaĝeja kabano]] en [[Distrikto Wyszkowski]] kaj en 2 aliaj lokoj 28 personojn; [[Volinia masakro]]: pli ol 40 poloj estis murditaj de [[Ukraina Ribela Armeo]] en vilaĝo Janówka kaj du aliaj ([[Volina provinco]]); taĉmento de Popola [[Gvardio]] batalis kun germanoj en [[distrikto Krasnostawski]]; [[Italio]]: fakkabineto (la tria) de marŝalo [[Pietro Badoglio]] kreiĝis; brita ministerio pri eksterlandaj aferoj sendis telegramon al ĉefministro [[Winston Churchill]]: ''Nia politiko devas baziĝi sur la fakto, ke [[Jugoslavaj Partizanoj|partizanoj regos en Jugoslavio]]. Ili estas por ni, el milita vidpunkto, tre utilaj kaj ni devas doni al ili la plenan subtenon. Militaj kialoj pli gravas ol politikaj ...''
** [[1944]]: Dua [[soveta okupado de Pollando]]: sur "liberigitaj" teritorioj de germana [[okupado]] ĝis tiu ĉi tago anoncis sin 128 329 personoj, el kiuj komencis soldatservi en komunista Pola Soldataro 105 606; [[Filipinoj]]: usona bataliono de 77-a Infanteria Divizio surteriĝis en okcidenta marbordo de la insulo [[Lejteo]]; [[Grekio]]: brita ĉefministro [[Winston Churchill]] kaj ministro [[Anthony Eden]] ekvojaĝis al [[Ateno]] kunpor 3-taga vizito; trupoj de [[Ruĝa Armeo]] ĉirkaŭis [[Budapeŝto]]n; apud [[Napolo]] franca [[destrojero]] ''Le Malin'' kunpuŝiĝis kun granda [[rapideco]] la ĝemelan ''Le Terrible'' - pereis respektive 61 kaj 8 maristoj
* [[1947]]: [[Konstitucio]] de [[Tajvano]] ekvalidis, prilaborita de [[katolikismo|katoliko]]
* [[1949]]: Unua bulgara [[amatora radio]] kun la komenca [[voksigno]] LZ1A aperis