Insularo Glénan: Malsamoj inter versioj

insularo en Bretonio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "La '''insularo Glénan''' aŭ '''Glénan-insuloj''' ({{lang-fr|Îles des Glénan}} aŭ {{lang |fr|Archipel des Glénan}}, {{lang-br|Inizi Glenan}}) estas insularo situanta ĉe la marbordo de Bretonio en Francio, en la Atlantika oceano. Ili situas en la sudo de la depaartemento Finistère, proksime al Concarneau kaj Fouesnant, kaj konsistas el naŭ ĉefaj insuloj: Saint-Nicolas, la Loc'h, Penfret, Cigogne, Drenec, Bananec, Brunec , Guiride..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 11:25, 4 jul. 2021

La insularo GlénanGlénan-insuloj (france Îles des GlénanArchipel des Glénan, bretone Inizi Glenan) estas insularo situanta ĉe la marbordo de Bretonio en Francio, en la Atlantika oceano. Ili situas en la sudo de la depaartemento Finistère, proksime al Concarneau kaj Fouesnant, kaj konsistas el naŭ ĉefaj insuloj: Saint-Nicolas, la Loc'h, Penfret, Cigogne, Drenec, Bananec, Brunec , Guiriden kaj Guéotec. Krome, ekzistas pli ol dekdu pli malgrandaj insuletoj kiel Quignénec, Brilimec aŭ Kastell Bargain. Öa Île aux Moutons ("ŝafa insulo"), duonvoje al la kontinento, estas konsiderata kiel parto de la insularo. Administre, la insuloj apartenas al la komunumo de Fouesnant.

La insularo Glénan estas hejmo de vellernejo de kiam ĝi estis fondita en 1947. Internacia plonĝadlernejo ankaŭ ĉeestas sur la insuloj.

La insuloj estas populara turisma loko, precipe kiel ekskurso por tiuj, kiuj ferias en la resto de Finistère. Kaj la ĉeesto de malprofunda marfundo kaj la havebleco de katamarano kun fenestroj en ĝia bazo multe kontribuis al tio. Estas malfacile tranokti sur la insuloj, ĉar ne ekzistas hotelo, kaj kampadi estas malpermesite. Unu aŭ du malgrandaj pensionoj ekzistas. La insuloj funkcias per kombinita elektrocentralo.

En la 18-a kaj frua 19-a jarcentoj, la insuloj de la insularo estis konataj de la britoj kiel la insuloj Penmarch.

Eksteraj ligiloj