Linio de Kármán: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreita per traduko de la paĝo "Kármán line"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:02, 7 jul. 2021

La Linio de Kármánkarmana linio estas provo difini limon inter la atmosfero de Tero kaj ekstera spaco. Ĝi estas grava por laŭleĝaj kaj reguligaj celoj, ĉar aviadiloj kaj kosmoŝipoj falas sub malsamaj jurisdikcioj kaj estas submetataj al malsamaj traktatoj.[2]

A dark blue shaded diagram subdivided by horizontal lines, with the names of the five atmospheric regions arranged along the left. From bottom to top, the troposphere section shows Mount Everest and an airplane icon, the stratosphere displays a weather balloon, the mesosphere shows meteors, and the thermosphere includes an aurora and the Space Station. At the top, the exosphere shows only stars.
La Linio de Kármán troviĝas ene de la pli malalta termosfero (ne je skalo)[1]

La Fédération Aéronautique Internationale (FAI), internacia agentejo por normigo kaj registrado de aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko, difinas la Kármán-linion kiel la altitudo de 100 kilometroj (62 mejloj; 330,000 piedoj) super meza marnivelo de la Tero. Ne ĉiuj organizoj rekonas ĉi tiun difinon. Usona Aerforto kaj NASA difinas la limon kiel 50 mejloj (80 km.) super marnivelo.[3] Internacia leĝaro ne difinas la limon de spaco aŭ la limo de nacia aerspaco.

La Kármán-linio estas nomita laŭ Theodore von Kármán (1881–1963), hungardevena usona inĝeniero kaj fizikisto kiu estis aktiva en aeronaŭtiko kaj astronaŭtiko. Li estis la unua persono kiu determinis la altitudon ĉe kiu la atmosfero fariĝas tro maldensa por subteni aeronaŭtikan flugon, kiun Kármán kalkulis je 83,6 km. (51,9 mejloj).[4] Veturilo super ĉi tiu alteco devus flugi pli rapide ol la orbita rapido por krei sufiĉan aerodinamikan levoforton por subteni sin mem.:84 La linio estas proksimume ĉe la turbopaŭzo, super kiu atmosferaj gasoj ne estas bone miksitaj. La minimuma atmosfera temperaturo de la mezopaŭzo varias inter 85 kaj 100 km., kio lokigas la linion ĉe aŭ proksime al la malsupra parto de la termosfero.

Difino

Kvankam la kalkulita altitudo ne estis ĝuste 100 km., Kármán proponis ke 100 km. estu konsiderata la limo de spaco, ĉar la ronda nombro estas pli neforgesebla kaj la kalkulita altitudo sufiĉe varias kiam certaj parametroj estas variitaj. Internacia komitato rekomendis la linion de 100 km. al la FAI kaj post adopto, ĝi fariĝis ĝenerale akceptita kiel la limo de la spaco por multaj celoj.[5] Tamen, estas ankoraŭ neniu internacia laŭleĝa difino de la dislimo inter la aerospaco de lando kaj ekstera spaco.[6]

Alternativoj al la difino

La Usona Aerarmeo difino de astronaŭto estas persono kiu flugis pli alte ol 50 mejloj (80 km.) super meza marnivelo, proksimume la linio inter la mezosfero kaj la termosfero. NASA antaŭe la nombron de 100 km de la FAI (62-mejla) , sed tio estis ŝanĝita en 2005, por elimini ajnan malakordon inter militistaj personaroj kaj civiluloj flugantaj en la sama veturilo, kiam tri veteranaj pilotoj de X-15 (John B. McKay, William H. Dana kaj Joseph Albert Walker) estis retroaktive (du posmorte) premiitaj per la astronaŭtaj flugiloj, ĉar ili flugis inter 90 kaj 108 km. en la 1960aj jaroj, sed je tiu tempo ili ne estis rekonitaj kiel astronaŭtoj.[7][8] La lasta altitudo, atingita dufoje de Walker, preterpasas la modernan internacian difinon de la limo de spaco.

Por aliaj planedoj

Eĉ se la linio de Kármán estas difinita nur por Tero, eblas ĝin kalkuli por aliaj planedoj. Por Marso ĝi estus 80 km kaj por Venuso 250 km, proksimume.[9]

Vidas ankaŭ

Referencoj

  1. Layers of the Atmosphere, National Weather Service JetStream – Online School for Weather
  2. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (2004-06-24).
  3. {{{Titolo}}}”. doi:10.1126/science.aau8822. 
  4. Ŝablona eraro: la argumento titolo estas bezonata.
  5. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj (2005-10-21).
  6. International Law: A Dictionary, by Boleslaw Adam Boczek; Scarecrow Press, 2005; page 239: "The issue whether it is possible or useful to establish a legal boundary between airspace and outer space has been debated in the doctrine for quite a long time. . . . no agreement exists on a fixed airspace – outer space boundary . . ."
  7. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  8. Eraro vokante la ŝablonon {{citaĵo el la reto}}: la parametroj url kaj titolo estu ambaŭ precizigitaj .
  9. http://webserver.dmt.upm.es/~isidoro/tc3/Space%20environment.pdf