Luhačovice: Malsamoj inter versioj

124 bitokojn aldonis ,  antaŭ 2 monatoj
sen resumo de redaktoj
 
| notoj =
}}
'''Luhačovice''' estas urbo en [[Ĉeĥio]]. Ĝi situas sudorienta parto de [[Moravio]], [[regiono Zlín]], en Vizovická vrchovina ([[Vizovica montetaro]]), en valo de rivero [[Šťávnice]], 12 km de urbo [[Uherský Brod]]. La plej konata moravia banloko kaj populara turisma centro kun ĉirkaŭ 5 500 daŭraj loĝantoj.
 
== Historio ==
 
== Banloko ==
[[Dosiero:Luhacovice 6205.JPG|maldekstra|eta|250px|Banlokaj domoj kaj hoteloj en Luhačovice - Jestřebí]]
[[Dosiero:Kolonada Luhacovice.jpg|thumb|left|[[Kolonaro en v Luhačovice]] antaŭ la jaro 1916]]
El pli multe ol 10 fontoj estas la plej fama [[Vincentka]], troviĝanta en ĉi tiea [[Kolonaro en Luhačovice|kolonaro]] kaj kiun oni ankaŭ distribuas en vendejreton. Malpli multe konataj estas Aloiska, Otovka kaj Amandka. La fontoj havas ŝirmzonon. La akvon oni kaptas plejparte el putoj aŭ boroj. En la urbo oni kuracas perturbojn de spirorganoj kaj digestorganoj, perturbojn de [[metabolo]]j de grasaĵoj, angiajn malsanojn. Oni uzas trinkkuracadon, banojn, kompresojn kaj inhaladon. La banloko funkcias tutjare, krom unumonata paŭzo ĉirkaŭ fino de la jaro. La komplekso de la banlokaj konstruaĵoj kun kolonado estas ekster trafikvojo de la urbo. [[secesio|Secesia]] arkitekturo de la banloko havas karakterizajn elementojn inspiritajn de regiono [[Valaĥio]]. La banloko havas tradicion de ĉeĥa-slovaka reciprokeco ([[Akvoterapio|Akvoterapia]] instituto, domo de [[Dušan Jurkovič|Jurkovič]]).
 
Proksimume 3 km de la urbo estas valbaraĵo nomata Luhačovice, kiu estis finita en la jaro [[1928]]. Ĉirkaŭ la valbaraĵo estas multnombraj ripozobjektoj kaj aŭtokampadejo.